Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2022 3 19 /10 /octobre /2022 21:26
Rizwan Tabassum, AFP

19/10/2022

Bildo: la 26an de septembro 2022, infanoj delokitaj de la inundoj trinkas en akvo-flako en Pakistano.

Laŭ la eldono 2022 de la "KidsRights Index", publikigita pasintan merkredon, kiu klasifikas 185 landojn laŭ ilia respekto de la Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj, la klimata varmiĝo minacas miliardon da neplenkreskuloj sur la tuta planedo.

La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo minacas miliardon da infanoj kaj ĝenerale la vivnivelon de la neplenkreskukoj en la mondo ne pliboniĝis dum la lasta jardeko, deklaris merkredon 19an de oktobro, la NeRegistara Organizaĵo KidsRights.

La pandemio de Kovim-19 havis gravan efikon ankaŭ sur la neplenkreskuloj, kelkfoje senigitaj je nutraĵoj aŭ medikamentoj pro la malordo en la sansektoro, kaŭzante la morton de ĉirkaŭ 286 000 infanoj en malpli ol kvin jaroj, menciis la nederlanda NRO en jara studaĵo.

Publikigita ĉiujare, "KidsRights Index" klasifikas 185 landoj laŭ ilia respekto de la Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj, bazita sur la datumoj de Unuiĝintaj Nacioj.

 

Islando estas klasifikita ĉe la unua loko, Ĉado ĉe la lasta

Islando, Svedio, Finlando kaj Nederlando okupas la unuajn lokojn de la klasifiko 2022, la lastaj estas okupataj de Centr-Afrika Respubliko, Sieraleono, Afganio kaj Ĉado.   

La studaĵo 2022 estas « alarma por niaj nunaj kaj estontaj generacioj da infanoj », deklaris en komunikaĵo Marc Dullaert, fondinto kaj prezidento de KidsRights.

« Klimato en rapida evoluo minacas hodiaŭ ilian estonton kaj iliajn fundamentajn rajtojn », li substrekis. « Signifa progreso ne okazis en la vivnivelo de la infanoj dum la lastaj jardekoj kaj krome iliaj vivrimedoj estis grave tuŝitaj pro la pandemio de Kovim-19 », li aldonis.

Unuafoje post du jardekoj, la nombro de infanoj, kiuj laboras atingas 160 milionojn, kio reprezentas plialtigon de 8,4 milionoj dum la kvar lastaj jaroj, laŭ la "KidsRights Index", kompilita kun la Universitato Erasmus de Roterdamo.

 

Kelkaj progresoj

La studaĵo tamen salutas la progresojn efektivigitajn de kelkaj landoj. Angolo reduktis de pli ol duono la mortecon de la infanoj malpli ol 5-jaraj, dum Bangladeŝo reduktis de preskaŭ duono la nombron de infanoj malpli ol 5-jaraj, kiuj suferas pri ekscesa maldikeco. Bolivio siaflanke preskaŭ reduktis ĝis duono sian nombron de akcidentoj de infanoj en la laboro.      

Klasifika je la dua loko pasintjare, Svislando falas ĝis al 31a loko « pro la nesufiĉa respekto de la principo de "supera intereso de la infano" dum la decidoj, kiuj koncernas la infanojn », substrekis la NRO.

Aliaj landoj estis aparte menciitaj en la raporto, interalie Niĝerio, klasifikita ĉe la 175a loko pro la alta procento de morto de patrinoj dum akuŝo, kaj Montenegro, la 49a, pro la malalta procento de vakcino.

10/06/2021

Unuafoje en daŭro de dudek jaroj, la nombro de infanoj truditaj labori kreskas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/unuafoje-en-dauro-de-dudek-jaroj-la-nombro-de-infanoj-truditaj-labori-kreskas.html

03/09/2022

Klerigado: en la mondo, 244 milionoj da infanoj ne frekventas lernejon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/klerigado-en-la-mondo-244-milionoj-da-infanoj-ne-frekventas-lernejon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }