Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2022 6 15 /10 /octobre /2022 21:33

15/10/2022

Ambaŭ fratoj estis kondamnitaj, ĉar ili fabrikis, metis kaj eksplodigis la bombon, kiu mortigis la ĵurnalistinon 53-jaran en ŝia veturilo. Ili agnoskis sian kulpecon.

La malta ĉefministro, Robert Abela, elvokis « plian gravan etapon, por ke justico estu alportita al la familio de Caruana Galizia ». Du fratoj, George kaj Alfred Degiorgio, estis kondamnitaj po 40 jaroj da malliberejo en La-Valeto (Malto), vendredon 14an de oktobro, pro la murdo en 2017 de la malta ĵurnalistino kontraŭ-korupta Daphne Caruana Galizia.

Ambraŭ fratoj, kiuj agnoskis sian kulpecon ekde la unua tago de sia proceso estis kondamnitaj, ĉar ili fabrikis, metis kaj eksplodigis la bombon, kiu mortigis la ĵurnalistinon 53-jaran en ŝia veturilo. La morto de la ĵurnalistino, la 16an de oktobro 2017, ege skuis la plej malgrandan Ŝtaton de Eŭropa Unio kaj hororigis siajn najbarojn.

« Tri personoj estas de nun kondamnitaj pro tiu murdo, kaj tri aliaj atendas juĝon. Ni plu estas decidemaj, ke justico estus alportita al la familio kaj Malto », reagis Robert Abela en Tvitero.

Pasintan jaron, tria viro implikita en tiu murdo, Vincent Muscat, estis kondamnita ĝis 15 jaroj da malliberejo. Male, Yorgen Fenech la riĉa aferisto suspektata, ke li estas komandito de la murdo, ne ankoraŭ estis juĝita. Li neas ĉian implikon.

 

« Etoso de nepuniteco »

La morto de Daphne Caruana Galizia kaŭzis skandalon en Malto, kondukante interalie al la demisio de la Ĉefministro Joseph Muscat en januaro 2020. La ĉefo de la registaro estis akuzata, ke li provis protekti siajn amikojn kaj politikajn aliancanojn kompromititajn en tiu murdo.

Laŭ publika enketo, kies resultoj estis publikigitaj en 2021, la Malta Ŝtato havas partan kulpecon en la murdo de la ĵurnalistino en tio, ke ĝi kreis « etoson de nepuniteco » por tiuj, kiuj volis silentigi ŝin.

La ĵurnalistino, kiu denuncis en sia blogo Running Commentary la endemian koruptadon en Malto, estis mortigita apud sia hejmo nur kelkajn horojn post enretigo de tiu mesaĝo: « Koruptuloj estas ĉie. La situacio estas malesperiga. »

En komunikaĵo, "Raportistoj sen Landlimoj" « salutas » la verdikton, samtempe substrekante la bezonon, ke « ĉiuj personoj implikitaj en tiu murdo estus submetitaj al la justico ».                

26/02/2021

Malto: du viroj estis arestitaj, ĉar ili provizis la bombon, kiu mortigis la ĵurnalistinon Daphne Caruana Galizia

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/malto-du-viroj-estis-arestitaj-car-ili-provizis-la-bombon-kiu-mortigis-la-jurnalistinon-daphne-caruana-galizia.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }