Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2022 1 31 /10 /octobre /2022 22:29
Mario Vilela/FUNAI

31/10/2022

Bildo: la Janomamoj celebras forigon de la bredistoj el siaj teroj.

La venko de Lula en la lasta prezidenta baloto estas decidiga momento por la indiĝenaj popoloj kaj iliaj teroj. Ni esperas, ke ĝi ebligos la absolute necesan ŝanĝon rilate al la ruiniga kaj kriminala sturmo, kiu okazis dum la kvar lastaj jaroj. Tio estas demando de vivo aŭ morto por la indiĝenaj popoloj de la lando kaj por la nekontaktitaj triboj de Amazonio. Tio povus fari la diferencon inter pluvivado kaj plena detruado.

Dum tiuj kvar lastaj jaroj, la indiĝenaj popoloj de Brazilo suferis pro la plej kontraŭ-indiĝena registaro de post la milita diktaturo. Lula promesis politikan ŝanĝon. Ili engaĝiĝis respektigi la rajtojn de la indiĝenoj pri limigo kaj protektado de la indiĝenaj teritorioj, kaj meti finon al la milito kontraŭ la indiĝenaj popoloj kondukita de la registaro Bolsonaro. Li promesis adopti konkretajn aranĝojn por lukti kontraŭ la senprecedenca nivelo de senarbarigo, la kreskanta nombro de murdo de indiĝenoj, kiu kreskegis pro la rasismaj kaj genocidaj politikoj de la registaro Bolsonaro – celantaj malfermi la indiĝenajn teritoriojn al agroindustrio, forsto kaj minoj.

Liaj engaĝiĝoj estas bonvenaj, sed ni ne atendas rapidan ŝanĝon. Lia skipo devos deplojadi politikan volon kaj konsiderindajn resursojn por ripari la profundajn damaĝojn efektivigitajn kontraŭ la institutoj, kiuj estis taskitaj protekti la indiĝenajn teritoriojn kontraŭ la invadantoj. Multaj politikistoj estis nomumitaj ĉe ŝlositaj postenoj en la Kongreso, kio signifas ke Lula kaj lia skipo frontos senkompatan opozicion kontraŭ la provoj respektigi la Konstitucion kaj protekti la indiĝenajn teritoriojn por ekskluziva uzado de la indiĝenaj popoloj. La politikaj fortoj kaj la mondaj merkatoj, kiuj nutradas la genocidon de la indiĝenaj popoloj de Brazilo ne malaperos.

La indiĝenaj popoloj, iliaj amikoj, inter kiuj "Survival", kaj iliaj defendantoj en la tuta mondo, pridemandos la registaron de Lula. Ni faros nian eblon, ke li respektu la nacian kaj internacian juron, ke li bloku la grandajn projektojn de infrastrukturoj, kiuj havas efikon sur la teroj de la indiĝenaj popoloj, tiel ke tiuj ĉi povas pluvivi, prosperi kaj esti respektataj kiel moderna socio.

La demandoj estas aparte gravaj por la nekontaktitaj triboj – plej vundeblaj popoloj de la planedo.

Inter senprecedenta nombro de indiĝenaj kandidatoj, kiuj prezentiĝas al postenoj ĉe la Kongreso, Sonia Guajajara kaj Célia Xakriaba estis elektitaj. Ili konsistigos gravan forton por meti la indiĝenajn proprietajn rajtojn centre de la politika debato en Brazilo.

Kaj la indiĝenaj popoloj unuafronte plu rezistos laŭ sia propra maniero por garantii sanan estontecon al siaj familioj kaj komunumoj, kiel ili faras de post kiam la Eŭropanoj invadis kaj koloniis Amerikojn 500 jarojn antaŭen.

30 octobre, 2022

https://www.survival.es/

30/09/2022

Brazilo: timo de « lavango de akuzoj pri fraŭdo » post la prezidenta baloto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/brazilo-timo-de-lavango-de-akuzoj-pri-fraudo-post-la-prezidenta-baloto.html

14/04/2022

Protektado de la medio: en Brazilo, la voĉoj de la indiĝenaj popoloj trovis eĥon ĉe la eks-prezidento Lula

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/protektado-de-la-medio-en-brazilo-la-vocoj-de-la-indigenaj-popoloj-trovis-ehon-ce-la-eks-prezidento-lula.html

20/10/2021

Brazilo: Jair Bolsonaro estas akuzata pri pluraj krimoj dum la pandemio de Kovim-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/brazilo-jair-bolsonaro-estas-akuzata-pri-pluraj-krimoj-dum-la-pandemio-de-kovim-19.html

24/08/2021

Brazilo : kontraŭ Bolsonaro, la indiĝenaj triboj kolektiĝas dum semajno de « lukto por la vivo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/brazilo-kontrau-bolsonaro-la-indigenaj-triboj-kolektigas-dum-semajno-de-lukto-por-la-vivo.html

20/03/2019

Brazilo:  Bolsonaro intensigas la politikojn kontraŭ la indiĝenaj popoloj 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/brazilo-bolsonaro-intensigas-la-politikojn-kontrau-la-indigenaj-popoloj.html

21/01/2019

La prezidento Bolsonaro «deklaras la militon» al la indiĝenaj popoloj de Brazilo 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/la-prezidento-bolsonaro-deklaras-la-militon-al-la-indigenaj-popoloj-de-brazilo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }