Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2022 5 07 /10 /octobre /2022 21:18

07/10/2022

Tiun sepan de oktobro, la Nobelkomitato aljuĝis sian prestiĝan rekompencon, aparte atenditan en kunteksto de milito en Ukrainio, al la NeRegistara organizaĵo Memorial, al la centro de civitaj liberecoj Viasna, kaj al la belorusia opoziciulo Ales Bjaljacki.

La Nobelpremio pri paco estis aljuĝita tiun sepan de oktobro al la advokato kaj opoziciulo Ales Bjaljacki, al la rusia asocio de defendo de Homaj rajtoj Memorial kaj al la ukrainia Centro de civitaj liberecoj Viasna, raportas la rusa novaĵagentejo TASS.

La prestiĝa rekompenco estas aljuĝita al la laŭreatoj nome de « ilia reprezentado de la civita socio en sia lando », kaj « ĉar ili promociis la rajton kritiki la potencon, kaj defendis la fundamentajn rajtojn de la civitanoj », mencias la komitato.

Ales Bjaljacki, naskiĝinta en 1962 estas la prezidanto de la Centro de defendo de la homaj rajtoj, Viasna, kiun li fondis en 1996. Li estis arestita la 14an de julio, kaj estas konsiderata kiel politika malliberulo.  Li estas tre konata en la medio de homaj rajtoj. Lia kandidateco al la Nobelpremio pri paco estis jam prezentita kvin fojojn.

La Asocio Memorial, kreita en 1989, por enketi pri la politikaj represioj dum Sovetunio, rehabiliti la memoron de la subpremitoj, kaj subteni iliajn familiojn, estis malfondita de la rusia justico en decembro 2021.

La Centro por la civitaj liberecoj Vasnia estis kreita en majo 2007 en Kijivo kun la misio « promocii la homajn rajtojn kaj la demokration en Ukrainio dum tumulta periodo por la lando », eksplikas la Guardian en Unuiĝinta Reĝlando aldonante, ke « de post la invado de Ukrainio en Februaro, la grupo laboris pri dokumentado de la rusiaj militkrimoj kontraŭ la ukrainiaj civiluloj ».       

La direktorino por Eŭropo kaj Centra Azio de la asocio de defendo de Homaj rajtoj Human Rights Watch, Tanya Lokshina, salutis en Tvitero, « gravan geston de solidareco kun la grupoj de defendo de la homaj rajtoj atakataj de la aŭtokratoj ».

Laŭ la New York Times, la atribuo de la ĉi-jara rekompenco estas « unu el la plej rigardita kaj atendita en la antaŭnelonga historio de la Nobelpremio, dum la milito furiozas en Eŭropo ».

En 2021, la Norvegia Akademio aljuĝis la Nobelpremion pri paco al la rusia ĵurnalisto kaj redaktanto de la opozicia ĵurnalo Novaïa gazeta Dmitri Muratov kaj al la filipina ĵurnalistino Maria Pessa.

06/09/2022

Gazetlibereco. « Ili mortigis nian ĵurnalon » : la korkrio de « Novaja Gazeta » kontraŭ la rusia potenco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/gazetlibereco.ili-mortigis-nian-jurnalon-la-korkrio-de-novaja-gazeta-kontrau-la-rusia-potenco.html

29/05/2022

Belorusio enkondukas mortopunon pro « provo de terorisma ago »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/belorusio-enkondukas-mortopunon-pro-provo-de-terorisma-ago.html

28/12/2021

Rusio : la Supera kortumo malfondas la NeRegistaran Organizaĵon "Memorial", piliero de la defendo de liberecoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/rusio-la-supera-kortumo-malfondas-la-neregistaran-organizajon-memorial-piliero-de-la-defendo-pri-liberecoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }