Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 octobre 2022 4 27 /10 /octobre /2022 21:31

27/10/2022

En Marto, la rusiaj fortoj eniris en Izjum, nord-oriente de Ukrainio. La “Washington Post” publikigas la ateston de Alla, 52-jara. Ŝi asertas, ke ŝi estis torturita kaj seksperfortita fare de rusiaj soldatoj. Tiu video povas ŝoki la sentemon de la spektantoj.   

« Ili kondukis min en la torturĉambron, surhavis al mi gasmaskon kaj premis min kontraŭ la muro» Detenita kun ŝia edzo en malgranda stokejo, kiu apudas kliniko, Alla revenas surloken por la "Washington Post", kaj rakontas la brutalaĵojn, kiujn ŝi suferis en marto.

Laŭlonge de dek tagoj, la paro estis enfermita fare de rusiaj soldatoj. « Ili estis celitaj, ĉar ilia filo engagiĝis en la ukrainiaj fortoj, kaj ĉar Alla laboras por la loka gaskompanio », raportas la usona ĵurnalo.

Malmulte da tempo post sia libereco, la Ukrainino 52-jara gravuris sian antaŭnomon sur muro, kaj kelkajn vortojn por priskribi tion, kion ŝi travivis dum sia enfermado : « elektraj malŝargoj », « trudita senvestigo », « sufero ». Ŝi esperis, eksplikas la ĵurnalo de Vaŝingtono, ke tiuj « skribaĵoj iam provizos indicojn al sia filo pri tiu tempo, kiam ŝi pensis vivi la lastajn tagojn de sia vivo ».

 

« Mi decidis pendumi min »

Alla fine pluvivas. Sed en la video publikigita de la "Washington Post", ŝi rakontas la torturon kaj la seksperfortojn, kiujn ŝi suferis.

« La ĉefo senvestigis min, kaj demandis al siaj soldatoj, kiu el ili sekperfortos min la unua. […]  Mi diris al mi, ke ili ŝajnigis, nur volis timigi min ».

Post la seksperfortoj kaj la torturo, Alla deziris sin mortigi: « Ili frenezigis min, do mi decidis pendumi min. Mi havis mamzonon, sed kiam mi ligis ĝin, mi ne havis sufiĉe da spaco, tio ne funkciis. »

 

Akuzoj pri militkrimoj

La atesto de ĉi tiu virino « aldoniĝas al kreskanta nombro de elementoj, kiuj konfirmas la akuzojn pri militkrimoj fare de la rusiaj soldatoj kaj oficiroj en la ukrainaj regionoj, kiujn ili okupaciis », substrekas la "Washington Post". La usonaj ĵurnalistoj precizigas, ke ili vizitis dufoje la lokon, en kiu tiu virino asertas, ke ŝi estis enfermita, « unufoje solaj, kaj aliafoje kun Alla kaj ŝia edzo ». Ili povis konstati, ke ŝia rakonto koincidas kun la detaloj observitaj surloke.      

Krome, la NeRegistara Organizaĵo "Human Rights Watch" enketis pri la akuzoj de militkrimoj. Ĝi kolektis la atestojn de ok viroj kaj alia virino detenitaj en la stokejo, kiu apudas la kliniko, dum la rusia okupacio. Unu el la viroj estis malliberigita « dum la sama periodo ol Alla ». Li atestas, ke li aŭdis « virinojn, kiuj kriis, kaj soldatoj dirantaj, ke ili senigas unu el ili je nutraĵo, ĉar ŝi rifuzis seksrilaton ». La "Washington Post" povis ankaŭ spekti videon montrantan Alla-n revenantan hejmen post sia liberigo, kaj kiu aperis « malgrasiĝinta kaj taŭzita ».

 

Hororo malkovrita paŝon post paŝo

Dum multaj ukrainiaj urboj estis liberigitaj post pluraj monatoj da okupacio, « tiaj atestoj multobliĝas: la ukrainiaj aŭtoritatoj kaj la organizaĵoj pri Homaj rajtoj provas dokumenti tiujn malhumanajn agojn, en la espero prezenti iam la aŭtorojn antaŭ justico ».

Tio estas la kazo interalie en Izjum, la urbo de la regiono Ĥarkivo, kie loĝas Alla kaj ŝia edzo, kiu estis liberigita en septembro, post kiam ukrainia kontraŭ-ofensivo trudis la rusiajn fortoj retreti ; sed ankaŭ en Buĉa, kie amastombejoj estis malkovritaj, kaj kie la internaciaj amaskomunikiloj raportis atestojn de perfortitaj civiluloj.                

Angla:

Franca:

21/10/2022

Milito en Ukrainio : laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la seksperfortoj apartenas al « milita strategio » kaj « intenca taktiko »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/milito-en-ukrainio-lau-unuigintaj-nacioj-la-seksperfortoj-apartenas-al-milita-strategio-kaj-intenca-taktiko.html

11/10/2022

Milito en Ukrainio: patrino kaj ŝia filino rakontas du semajnojn da seksperfortoj kaj teroro en Buĉa (2/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/milito-en-ukrainio-patrino-kaj-sia-filino-rakontas-du-semajnojn-da-seksperfortoj-kaj-teroro-en-buca-2/2.html

19/09/2022

Malkovro de centoj da tomboj en la arbaro de Izjum: Ukrainio elvokas « suspektatajn militkrimojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/malkovro-de-centoj-da-tomboj-en-la-arbaro-de-izjum-ukrainio-elvokas-suspektatajn-militkrimojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }