Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2022 6 29 /10 /octobre /2022 21:29
Foto: Joaquin Sarmiento, AFP

29/10/2022

Bildo: Indiĝeno Nasa fotita sur okupata proprieto en Corinto, departemento Kaŭko, Kolombio, la 29an de aŭgusto 2022.

En Kolombio, pli ol 150 defendantoj de Homaj rajtoj estis murditaj dum la naŭ unuaj monatoj de la jaro. Tiu nombro superas tiun registritan dum la sama periodo en 2021, anoncis vendredon la buroo de la mediacianto.  

Tiu nombro kapturnas. Pli ol 150 personoj engaĝiĝintaj en la defendo de Homaj rajtoj estis murditaj dum la naŭ unuaj monatoj de la jaro en Kolombio, anoncis vendredon 28an de oktobro la buroo de la mediacianto.

Inter januaro kaj septembro, tiu ŝtata organismo – kiu kontrolas la respekton de la homaj rajtoj - registris 157 murdojn da aktivuloj, pli ol la 109 registritaj dum la tri unuaj jarkvaronoj de 2021.

Tridek indiĝenoj figuras inter tiuj viktimoj en lando, kie 4,4% el la 50 milionoj da loĝantoj apartenas al indiĝena popolo.  

De post la pacakordo kun la gerilo de la FARC en 2016, la murdoj de gvidantoj de etnaj komunumoj ripetiĝas.

La NeRegistaraj Organizaĵoj asertas, ke la geriloj plu aktivas, kaj ke drogŝakristoj kaj agentoj de la Ŝtato estas je la origino de tiuj murdoj.

 

Konflikto por la kontrolo de la kulturoj de kokaino

« Mi lanĉas novan alvokon al la armitaj grupoj, ke ili respektu la vivon kaj la integriĝon de la gvidantoj de la malplimultaj etnaj komunumoj, kaj de la defendantoj de Homaj rajtoj. Ili ludas fundamentan rolon en la garantio de la komunumaj rajtoj kaj en plifortigo de la demokratio en la regionoj », diris la mediacianto, Carlos Camargo.

En la areoj, kie okazis la plej alta nombro de hommortigoj, armitaj grupoj estas en konflikto por la kontrolo de la kulturoj de kokaino. Kolombio efektive estas la unua produktanto de kokaino en la mondo.     

Tiu lando estas unu el la plej danĝeraj por la aktivuloj, laŭ NROj kiel Global Witness, kiu en sia raporto pri 2021, klasifikas ĝin ĉe la dua loko koncerne la murdojn de medidefendantoj (33).

La nova kolombia prezidento, Gustavo Petro, deziras akiri per intertraktado malarmigon de la plu aktivaj ribelantoj, kaj ke la drogŝakristoj estu submetitaj al justico.

20/01/2021

Gonzalo Cardona, protektanto de la flavorelaj papagoj, estis murdita en Kolombio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/gonzalo-cardona-protektanto-de-la-flavorelaj-papagoj-estis-murdita-en-kolombio.html

05/12/2020

Kolombio: Ni postulu la protektadon de Jani Silva, aktivulino pri Homaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/kolombio-ni-postulu-la-protektadon-de-jani-silva-aktivulino-pri-homaj-rajtoj.html

13/05/2018

Kolombio: du ekologiismaj aktivuloj denove murditaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/kolombio-du-ekologiismaj-aktivuloj-murditaj.html

"Neniam Milito Inter Ni" estas en Tvitero:

https://twitter.com/esperantoNMIN

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }