Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 octobre 2022 2 18 /10 /octobre /2022 21:29

18/10/2022

Ĉirkaŭ 1,4 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj suferas misnutradon en Sud-sudano. Tiu lando frontas sian « plej katastrofan malsatkrizon », interalie pro sinsekvaj inundoj kaj armitaj konfliktoj, opiniis vendredon 4an de oktobro la NeRegistara Organizaĵo "Save The Children".

Sud-Sudano, tiu plej juna lando de la planedo, submetita al politik-etnaj konfliktoj kaj daŭra malstabileco de post sia sendependeco de Sudano en 2011, suferas inundojn por la kvara sinsekva jaro, kaj tuŝas nun naŭ el la dek Ŝtatoj.     

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, 8,9 milionoj da personoj, nome 71% el la loĝantaro, bezonas humanitaran helpon.

« Tio inkluzivas 1,4 milionon da infanoj malpli ol 5-jaraj, kiuj suferas misnutradon », skribas "Save the Children" en komunikaĵo.

« Tiujn lastajn monatojn, la situacio pligraviĝis kun pli ol 615 000 personoj tuŝataj de kvara jaro da senprecedentaj sinsekvaj inundoj, detruante domojn kaj rikoltojn, kaj kaŭzante altigon de kazoj de malario kaj serpentmordoj aparte ĉe la virinoj kaj infanoj », laŭ la NRO.

 

Valuto, kiu perdis 40% el sia valoro

La valuto de tiu enklavigita lando de Orienta Afriko perdis ĉi-jare 40% el sia valoro, okazigante altigon de la prezoj de la importataj varoj, ankaŭ pligravigitaj de la milito en Ukrainio, substrekas la sama informfonto.

« Sud-Sudano apartenas al la plej vundeblaj landoj en la mondo rilate al la klimata ŝanĝiĝo », deklaris Jib Rabiltossaporn, direktoro de "Save the Children" en Sud-Sudano. 

Antaŭ la COP27, kiu malfermiĝos en novembro en Egiptio, "Save the Children" admonis la internacian komunumon « pliigi siajn financajn engaĝiĝojn por helpi la vundeblajn komunumojn kaj la infanojn fronte al la klimataj katastrofoj ».

Laŭ la Monda banko, 80% el la 11 milionoj da loĝantoj en Sud-Sudano vivis en 2018 en stato de ekstema malriĉeco.

17/10/2022

Niĝerio: de post junio, la inundoj okazigis pli ol 600 mortintojn kaj 1,3 milionon da delokitoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/nigerio-de-post-junio-la-inundoj-okazigis-pli-ol-600-mortintojn-kaj-1-3-milionon-da-delokitoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }