Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2022 5 14 /10 /octobre /2022 16:22
Darat Izza, Sirio, 7an de oktobro 2015 - Reuters/Ammar Abdullah

14/10/2022

La rusia militisto, fama pro sia bruteco, estis nomumita pasintan sabaton ĉe la posteno de ĉefkomandanto de la laŭdirite « speciala milita operaco » en Ukrainio. Pasintan lundon, la lando frontis denove misilpafojn.

Sergej Surovikin, nova figuro de la rusia armeo en Ukrainio, estis nomumita sabaton 8an de oktobro ĉefkomandanto de la « speciala milita operaco » en Ukrainio fare de Vladimir Putin.

Antaŭe respondeculo de la rusiaj armeoj sude de Ukrainio, la nova komandanto estas konata pro sia bruteco.       

Kvalifikita « senkompata » en raporto de la Jamestown Foundation publikigita en 2019, Sergej Surovikin karakteriziĝas per sia « diligenteco vigle obei ian ajn ordonon », mencias la Instituto pri esploro kaj analizo, kiu kolektas informojn por formi la politikajn decidantojn, interalie usonajn.

 

« Ripetitaj malobservadoj pri Homaj rajtoj »

Sergej Surovikin ne estas novulo koncerne militagojn. Tiu militisto 55-jara servis la rusian armeon en Afganio en 1980, sed ankaŭ en Taĝikistano en la 90aj jaroj, kaj en Ĉeĉenio dum la sekvanta jardeko.  

En 2017, li direktis la rusian kontingenton en Sirio, distingiĝante « per bruteco kaj ripetitaj malobservadoj pri Homaj rajtoj, bombadoj de loĝataj zonoj, kaj civilaj infrastrukturoj », eksplikas Dimitri Minic, doktoro pri Historio de la internaciaj rilatoj kaj esploristo en la centro Rusio/NEI (Novaj Sendependaj Ŝtatoj) de la Franca Instituto pri Internaciaj rilatoj.

Lia nomo figuras interalie en raporto de la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch publikigita en 2020 pri la ekscesoj kaj perfortoj plenumintaj kontraŭ la civila loĝantaro de Idlib, regiono nord-okcidente de Sirio.

Vladimir Putin siaflanke, ordenis lin kiel « heroon de Rusia Federacio », la plej altan honoran titolon de la lando.

Sed lia reputacio ne konstruiĝis nur sur la batalkampoj. En 1995, Sergej Surovikin estis kondamnita pro kontraŭleĝa armilkomerco, kiu estis poste nuligita.

Kvar jarojn poste, en aŭgusto 1991, la nova ĉefkomandanto de la « speciala milita operaco » partoprenis ankaŭ al la provo de puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov, dum kio soldatoj sub liaj ordonoj mortigis tri manifestaciantojn en Moskvo.

Post ses monatoj da malliberejo, li estis liberigita, ĉar « li kontentiĝis obei ordonon ».

 

Plurcela nomumo

La anonco de la nomumo de Sergej Surovikin havas plurajn celojn. Ĝi unue intervenas post la impresa eksplodo sabaton de la Krimea ponto, simbolo de la aneksado de la duoninsulo fare de Rusio en 2014, kaj post la malsukcesoj suferitaj de post septembro fronte al la ukrainia Orienta kaj Suda kontraŭ-ofensivo. Ĝi ŝajne havas kiel celon redoni esperon al la rusiaj trupoj.

Krome, kiel precizigis en Tvitero Grigory Yudin, rusia politologo, « estas alte simbola, ke Sergej Surovikin, la sola oficiro, kiu ordonis pafi al revoluciuloj en aŭgusto 1991, kaj kiu efektive mortigis tri personojn, estas nun taskita pri tiu lasta strebo restarigi Sovetunion ».

Tiu nomumo kaj ties anonco tiel estas forta signalo destinita al la radikalaj naciistoj en Rusio en momento, kiam kritikoj esprimiĝas pli kaj pli malkaŝe kontraŭ altgraduloj kaj politikaj respondeculoj, inter kiuj Putin mem.   

03/04/2021

Rusiaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

20/04/2019

Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn

(kronologio ekde 2014)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/krimeo-en-jalto-la-rusia-milda-povo-kunigas-la-europajn-ekstremdekstrojn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }