Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 octobre 2022 3 05 /10 /octobre /2022 21:50

05/10/2022

La primatologino Jane Goodall faras ŝian portreton en la usona semajna revuo Times: Farwiza Farhan, la indonezianino, kiu akiris monpunon de 26 milionoj da dolaroj kontraŭ giganto de palmoleo, do estas nomata plej influhava famulo de la jaro, fare de Times, en la fako « engaĝiĝo ».

Tiu honora titolo aldoniĝas al la premio Pritzker Innovators 2021, kiun ŝi ricevis komence de la jaro, kaj la premio National Geographic 2022, kio faras de ŝi referencon pri lukto kontraŭ la senarbarigo.

Farwiza Farhan loĝas en la insulo Sumatro, la tria plej granda tropika arbaro en la mondo, kiu malvastiĝas jaron post jaro, viktimo de la produktantoj de palmoleo.

Sciindas, ke sen arboj, akvo kaj bestoj malaperas, la tero mortiĝas kaj kune kun ili la surlokaj loĝantoj, unuaflanke la virinoj, devigataj iri pli kaj pli malproksimen por trovi akvon.               

Tiu ciklo de malriĉeco instigis Farwiza Farhan krei sian asocion "Haka", por jure helpi la arbaron de Leuser en la provinco Aĉeo, lasta loko en la mondo, kie kunvivas tigroj, rinoceroj, orangutangoj, elefantoj kaj homoj.

 

Monpuno ĝis 26 milionoj da dolaroj kontraŭ giganto de palmoleo

Por pli bone defendi tiun ekosistemon, ŝi unue kunigis la reprezentantojn de la vilaĝo, la virojn, kaj konvinkis ilin, ke ili estos pli fortikaj inkludante la alian duonon de la loĝantaro, la virinojn, subtilajn scipovintinoj de la arbaro, sed tradicie forapartigitajn. Ŝi poste kreis la unuan grupon de virinoj gardistinoj, por fari patroladon, lokalizi la ŝtelĉasistojn, kartografii la kontraŭleĝajn dehakojn.

La pruvoj estis kompilitaj, plendo estis deponitaj kontraŭ "PT Kallista", giganto de la palmoleo, kaj la justico tranĉis: monpuno de 26 milionoj da dolaroj pro kontraŭleĝaj dehakoj.

Tio okazis antaŭ ses jaroj kaj certe estis grava venko, sed Farwiza Farhan volas pli, ŝi deziras agadi pli frue, antaŭ la senarbarigo, antaŭ la neriparebleco.

Ŝi do laboras do valorigi tiun arbaron, montri, ke tio estas pli profitebla ol fari profitojn en mallonga tempo. Ŝi ankaŭ memorigas al tiuj, kiuj pene pripensas por ripari niajn emisiojn de CO2, ke pinta teknologio por kapti karbonon kaj eltiri ĝin el atmosfero jam ekzistas: ĝi nomiĝas arbo kaj tre bone funkcias de antaŭ 400 milionoj da jaroj.

22/04/2013

Sumatro : protektita arbaro baldaŭ vendita al mina firmao ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/sumatro-protektita-arbaro-balda%C5%AD-vendita-al-mina-firmao

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }