02/10/2022
La estrino de la « post-faŝisma » partio Fratelli d’Italia, Giorgia Meloni, malkaŝe kontraŭ la rajto je abortigo, povus direkti la venontan registaron.
« Ni ne timas la konsciencecan obĵeton », krias ĥore virinoj amasigitaj en Romo por defendi la rajton abortigi.
Post la venko de Giorgia Meloni en la deputitaj balotoj la 26an de septembro, multnombraj personoj surstratiĝis ĉi-semajne.
La estrino de la « post-faŝisma » partio Fratelli d’Italia povus direkti la venontan registaron, kaj ŝi ne kaŝas sian opozicion al la libereco abortigi.
La timo, ke rajto abortigi, laŭleĝigita de antaŭ 40 jaroj en Italio, sed kies aliro estas malfacila, estu kontestita tuŝas multajn Italinojn.
7 kuracistoj el 10 jam rifuzas praktiki abortigon en Italio
« Hodiaŭ, oni eĉ pli timas, ke la obstakloj estu instituciigitaj. Certe ! Eĉ la urĝa pilolo, oni rifuzis min ĉe la apoteko. La dekstraj partioj pligravigos tiun ĉi problemon », asertas studentino en Romo.
En Italio, preskaŭ 7 kuracistoj el 10 rifuzas praktiki abortigon.
Per sia triptika devizo « Dio, patrio, familio », la tre konservativulino Giorgia Meloni, volas favori la rajton « Ne abortigi ».
Sed ŝi faros tion insideme, avertas Fabiola, instruistino 52-jara.
« Ŝi ne nuligos la leĝon, tio estus tro videbla. Sed ŝi malplenigos ĝin el ĝia esenco, kiel jam estas la kazo kun la familplanado, kiu ne garantias abortigon, kaj ankaŭ la konscienceca obĵeto. Meloni estas des pli danĝera, ke ŝi estos insidema. » - Fabiola, instruistino
Tiuj Italinoj alvokas duobligi klopodojn por defendi liberan, sekuran kaj senpagan aliron al abortigo en tre katolika Italio, kiu hodiaŭ dekstriĝas.
Tiu lando estis dufoje kondamnita pro la troaj obstakloj al abortigo.
/image%2F0553642%2F20221002%2Fob_718cc2_mussolini.jpg)
25/09/2022
Italio : Predappio, la nostalgio de Mussolini
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/italio-predappio-la-nostalgio-de-mussolini.html
/image%2F0553642%2F20221002%2Fob_a04bd3_1000-f-177965018-ynmwzhxu0pjbqfcmwheoy.jpg)