Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2022 5 28 /10 /octobre /2022 22:03

28/10/2022

Bildo: Liberigo de Predappio.

La 28an de oktobro 1922, Benito Mussolini organizis impresan marŝadon de siaj subtenantoj en la ĉefurbo. Jarcenton poste kaj du tagojn antaŭ la celebrado de la admirantoj de la "Duce", la italaj kontraŭfaŝismaj aktivuloj manifestacias omaĝe al la venko de la Aliancanoj. La surlokaj aŭtoritatoj timas malkvietiĝojn.

Kantante Bella Ciao, la fama kanto de la italaj rezistantoj, centoj da kontraŭfaŝismuloj manifestacias vendredon 28an de oktobro en Predappio, norde de Italio, por celebri la liberigon de la urbo en 1944 fare de la Aliancanoj.        

Tiu dato tute ne estas hazarda, eksplikas Gianfranco Miro Gori, loka prezidento de la Asocio de partizanoj de Italio : « La senco de tiu liberigo estis diri : "Vi, Mussolini, vi faris vian Marŝon al Romo la 28an de oktobro 1922, ni la 28an de oktobro 1944 ni forpelis vin de via naskiĝvilaĝo".»

« Simbole, tio estas gravega, ĉar la tuta diskurso estis bazita sur Mussolini kiel filo de Emilio-Romanjo, filo de Predappio, retoriko, kiu rakontas Romanjon kiel naskiĝteron de faŝismo ».

 

Ambaŭflanke, la voĉoj laŭtiĝas

Ne troviĝas kontraŭfaŝismaj tagliatelle, plado de pastaĵoj dividita inter manifestaciantoj, kiel proponas kutime la Asocio de partizanoj: ĉi-jare, ĝi organizas grandan nacian manifestacion, sed sen la urbestro de Predappio Roberto Canali. Dum Giorgia Meloni kaj ĝia partio "Fratelli d'Italia" akiris la potencon per baloto, kelkaj timas aŭtoritatisman evoluon kaj la elektito timas por la sekureco de la manifestacio, eĉ se la manifestacio de la nostalgiuloj de Mussolini okazos venontan dimanĉon.

« Feliĉe, ili ne okazos samtempe, sed la manifestacio de la partizanoj disvolviĝas samtage ol la centjariĝo de la Marŝo al Romo, memorigas Roberto Canali, do honeste dirite, mi iom maltrankviliĝas, ĉar tio estas aparta momento, kaj ambaŭflanke, la voĉoj laŭtiĝas. »

« Risko de tumulto ekzistas pro ĉeesto de ekstremaj grupoj »  -  Roberto Canali, urbestro de Predappio 

La nostalgiuloj, kiuj salutas la « kamaradon Mussolini », do kolektiĝos du tagojn poste. Por trankviligi la etoson, Franco d'Emilio, kiu prezentas ekspozicion pri la centjariĝo de la Marŝo al Romo en Predappio, proponas transformi la kripton de la "Duce" al nacia monumento. Tio jam estas la kazo de lia naskiĝdomo, li substrekas: « Nacia monumento havas sian propran administracion, kiu ebligas ekzemple eviti ke la aliro estu kontrolita – ĉar tiel oni kreas nostalgion – do la tuta afero tiel estos ŝanĝita. Ĉar en nacia monumento, la aŭtoritato de la Ŝtato ĉeestas, kaj oni tiel vizitus la kripton kun la samaj kriterioj ol la vizito de muzeo. »

En Predappio, "Fratelli d'Italia", la partio de Giorgia Meloni akiris preskaŭ 37% el la voĉdono, nome dek pliajn procentojn ol la nacia averaĝo.

02/10/2022

Italio: Meloni estas des pli danĝera, ke ŝi estos insidema: Italinoj timas pro sia rajto abortigi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/italio-meloni-estas-des-pli-dangera-ke-si-estos-insidema-italinoj-timas-pro-sia-rajto-abortigi.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }