Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2022 7 23 /10 /octobre /2022 21:35

23/10/2022

De post la 16a de septembro, Islaman Respublikon skuas protestmovado.

« La ribeloj atingas siajn lastajn tagojn », deklaris la vicministro pri Internaj aferoj, dum sindikato de instruistoj alvokis al nacia striko dimanĉon kaj lundon.

Pasintan sabaton, en pluraj urboj de Irano, komercistoj kaj laboristoj organizis strikojn, sur fono de protestadoj kaŭzitaj de la morto de Irana Kurda junulino post ŝia aresto, laŭ Neregistaraj Organizaĵoj.

Mahsa Amini, 22-jara, mortis tri tagojn post sia aresto en Teherano fare de la polico de la moroj. Ili riproĉis ŝin, ke ŝi malobservis la striktan vestokodon de la Islama Respubliko, kie la vualo estas devigata por ĉiuj virinoj en la publika spaco.

La represio kontraŭ la protestoj, la plej gravaj en Irano de post tiuj de 2019 kontraŭ la prezaltiĝo de la benzino, okazigis almenaŭ 122 mortintojn, inter kiuj infanoj, laŭ la Iran Human Rights (IHR), bazita en Oslo.

La Irananinoj, multaj kun nudaj kapoj, estis ĉe la avangardo de la protestmovado, kantante sloganojn kontraŭ la potenco, kaj alfrontantaj la sekurecajn fortojn.      

Novaj manifestacioj okazis sabaton sed taksi ilian amplekson estas malfacile, pro la limigoj de aliro al Interreto, trudita de la aŭtoritatoj. Ili ankaŭ estis akompanataj de strikoj. La retmediato 1500tasvir mencias « strikojn (…) organizitajn en la urboj, inter kiuj Sanandaĝo, Bokan kaj Sakezo  (nord-okcidento) ». Tiu ĉi lasta urbo estas la urbo, kie naskiĝis Masha Amini. La grupo de defendo de la rajtoj Hengaw, bazita en Norvegio, elvokas ankaŭ strikantajn komercistojn en ĉiuj ĉi urboj, kaj en Merivan (Okcidente).

En Tabrizo, ĉefurbo de la provinco de Orienta Azerbajĝano, dekoj da laboristoj kolektiĝis antaŭ ĉokoladvendejo, laŭ aliaj videoj, kiuj ne ankoraŭ estis kontrolataj fare de la franca novaĵagentejo AFP. Sindikato de instruistoj alvokas al nacia striko.  

Studantoj protestis en pluraj universitatoj de la lando, menciis 1500tasvir, citante la Fakultaton pri artoj kaj arkitekturo de Jazdo (centre), la universitato de Teherano, la universitato Allameh Tabatabai, oriente de la ĉefurbo, la universitato Razi en Kermanŝaho (nord-okcidente) kaj tiuj de Hamadano (okcidente), Ahvazo kaj Jasuĝo (sud-okcidente).

Dekoj da studentoj aplaŭdis kaj kantis dum manifestacio ĉe la universitato Shahid Beheshti de Teherano, laŭ video publikigita en Tvitero pasintan sabaton fare de 1500tasvir.     

12/10/2022

Irano: la manifestacioj en Sanandaĝo aparte suferas de la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/irano-la-manifestacioj-en-sanandago-aparte-suferas-de-la-represio.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }