Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2022 1 03 /10 /octobre /2022 21:45
« Frato, ne mortigu min » - REUTERS/Khalid al-Mousily

03/10/2022

Dum antaŭ preskaŭ jaro, la lando estas implikita en politika krizo, la iraka revolucia movado denove surstratiĝis pasintan sabaton. Miloj da personoj manifestaciis en pluraj urboj alvoke de la movado «Tishreen», kiu kondukis la protestadon fine de 2019-komence de 2020. La manifestaciantoj volis marki la datrevenon de la movado naskiĝinta en oktobro, dum la politikaj partioj ne kapablas interkonsenti pri formado de registaro. Ili ankaŭ volis aŭdigi sian voĉon kaj sian deziron de ŝanĝo.

Tiu mobilizado estis sukceso por la movado « Tiŝreen ».  Matene, miloj da personoj kolektiĝis placo Tahrir en Bagdado, kie instaliĝis la movado tri jarojn antaŭen. Noktiĝante, la protestantoj plu staris tie. Aliaj kolektiĝoj okazis en Nasirija kaj Basra, en la sudo, malriĉa regiono de la lando. Kolektiĝoj ankaŭ okazis en Karbalo, Naĝafo aŭ Hilla en la centro, sed malpli amase.      

En la araba lingvo, « Tiŝreen » signifas « oktobro » kaj en Irako la nomo elvokas la revolucian movadon de 2019. La represio, kiu okazigis preskaŭ 600 mortintojn, kaj la pandemio de Kovim-19 estingis la mobilizadon. Sed tiu volo renversi malamegan sistemon ne estingiĝis. « La popolo postulas la defalon de la reĝimo », skandis la manifestaciantoj.   

De post la lastaj deputitaj balotoj, kiuj okazis pasintan oktobron, la politikaj partioj interdisputas koncerne la formadon de registaro. Tiŝreen restis ekster tiu disputo inter organizaĵoj subtenataj de Irano kaj la sadrisma kampo pli naciema.

Sed la gvidantoj de la movado ne perdis esperon renaski la revolucion: la emo al ŝanĝo de la Irakanoj restis same. Dum frontalfronto kun la policistoj okazis pafoj de larmigaj gasoj kaj ŝtonĵetoj.   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }