/image%2F0553642%2F20221024%2Fob_a7caed_gettyimages-1385508001-scaled.jpg)
24/10/2022
Militaj honoroj kaj flagoj estis deplojitaj dimanĉon en Hungario okaze de la Nacia Festo, kiu memorfestas la ribelon de la lando kontraŭ Sovetunio en 1956. Ĉi-jare, tiu festo entenis gravan signifon en kunteksto de rusia invado de Ukrainio.
Viktor Orbán vortatakas la punojn de Eŭropa Unio kontraŭ Moskvo
Viktor Orbán siaflanke, preferis fari sian kutiman paroladon malproksime de la ĉefurbo, kie okazis manifestacio.
Tio estis okazo por la hungara Ĉefministro vortataki denove la punojn de Bruselo kontraŭ Rusio: « Milito ĉe nia pordo, financa krizo, ekonomia malkresko, invado de migrantoj en la Sudo. Ni batalu kontraŭ ĉio ĉi.»
Kontraŭ-Orbána manifestacio en Budapeŝto
Viktor Orbán estis malproksime de Budapeŝto, kie okazis ĉi-dimanĉon granda manifestacio ĉefe konsistigita de studantoj kaj instruistoj, kiuj denuncis siajn laborkondiĉojn.
Sed ankaŭ la proksimeco Orbán kaj Putin estis emfazita sur la afiŝtabuloj, kiel eksplikas la korespondanto Zoltán Siposhegyi:
« Dekoj da miloj da personoj manifestaciis, precipe por subteni la instruistojn. Multaj venis kun kontraŭ-rusiaj afiŝtabuloj, kiuj montras Putin kaj Viktor Orbán interkisantaj kaj interbrakumantaj. La manifestaciantoj volas substreki, ke Budapeŝto distanciĝu de Moskvo. »
De post la komenco de la milito en Ukrainio, Viktor Orbán zorgas ne damaĝi siajn rilatojn kun la mastro de Kremlo. Tiu sinteno estis tre kritikata:
« Ŝajnas al mi, ke la registaro provas inviti la Rusianojn reveni en Hungarion, kiel antaŭ la jaro 1956 », eksplikas manifestacianto.
En la homamaso, ĉeestis ankaŭ politikaj respondeculoj, kiel Péter Márki-Zay, la ĉefa opozicianto al Viktor Orbán dum la lasta baloto: « Viktor Orbán famiĝis antaŭ 33 jaroj danke al la revolucio de 1956. De tiam, li plurfoje ŝanĝis sian opinion. Hodiaŭ, li altigas sian propran salajron, ne tiun de la instruistoj. »
La hungara registaro lanĉis antaŭnelonge « nacian konsultadon » pri la eŭropaj punoj kontraŭ Moskvo, kiun Viktor Orbán kvalifikas « bombo » kontraŭ la ekonomio.
/image%2F0553642%2F20221024%2Fob_33ce75_hororigita.jpg)
28/07/2022
Viktor Orban kaj la « hungara raso »: la internacia komitato de Aŭŝvico sin deklaras « hororigita »
/image%2F0553642%2F20221024%2Fob_79767a_bc1f1dc33d3f2c552edce2afe52acf80.jpg)
/image%2F0553642%2F20221024%2Fob_192639_kooperadon.jpg)
/image%2F0553642%2F20221024%2Fob_77ace6_budapesto-n.jpg)