Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 octobre 2022 4 20 /10 /octobre /2022 16:57

20/10/2022

Ni alvokas al internacia solidareco  por konigi la senĉesajn atakojn suferitajn de la defendantoj de laboristaj rajtoj en Filipinoj kaj aliaj landoj de Azio kaj Pacifiko. La 10an de oktobro 2022, du sindikataj aktivuloj, Kara Taggaoa kaj Larry Valbuena estis arestitaj, surbaze de artefaritaj konstruitaj akuzoj de rekta agreso, sen arestmandato, fare de la regiona tribunalo de unua instanco de Quezon City. Ambaŭ viroj estis liberigitaj post pago de kaŭcio. Kara kaj Larry estas nur du inter la centoj da defendantoj de la laboristaj rajtoj,  laboristoj kaj sindikatanoj submetitaj al diversaj formoj de minaco kaj turmentado, ĉar ili luktas por respekto de la laborrajtoj kaj homaj rajtoj. La atakoj kontraŭ la aktivuloj estas senĉesaj, de post kiam la eks-prezidento Rodrigo Duterte deklaris militon kontraŭ aktivismo, daŭrigante tiel la kulturon de nepuniteco, kaj kuraĝigante kalumnion kontraŭ la aktivuloj pere de la « ruĝa signalo ». Tiuj atakoj sendube daŭros, sub la rigardo de la nova prezidento Ferdinand Marcos, filo de la diktatoro kaj malobservanto de Homaj rajtoj, Ferdinand Marcos-patro.           

Retmesaĝo:

Ni urĝe alvokas la mision de la tripartia alt-nivela komisiono de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) kaj la Komisionon FoA en la lando. Ni petas de la registaro kaj de la filipinaj entreprenoj, ke ili faru justicon por ĉiuj defendantoj de la laborrajtoj kaj Homaj rajtoj, kiuj estis mortigitaj, arestitaj, kalumniitaj, turmentitaj kaj senigitaj je iliaj rajtoj al deca laboro, al deca kaj justa salajro, kaj aliro al la protektado kaj sociaj servoj. La filipina registaro konscience respektu siajn plenumendajn devigojn bazitajn sur la Konvencio N° 87 de la IOL pri la sindikata libereco kaj la protektado de la sindikata juro, kaj la Konvencio n° 98 pri la rajto al organizado kaj kolektiva intertraktado, kiu protektas la fundamentajn rajtojn de la laboristoj.              

Partnerece kun Kilusang Mayo Uno (May First Movement - KMU),

Asia Pacific Forum on Women, Law and Development (APWLD),

kaj la Center for Trade Union and Human Rights (CTUHR).

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }