Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2022 2 04 /10 /octobre /2022 09:45
JAM STA ROSA /AFP

04/10/2022

Percy Mabasa estis konata pro siaj kritikaj pozicioj koncerne la filipinan eks-prezidenton Rodrigo Duterte kaj kelkajn famulojn proksime de sia posteulo Ferdinand Marcos Jr.

La voĉo de la filipina radioĵurnalisto Percy Mabasa, konata sub la nomo Percy Lapid, ne plu estos aŭdebla en la radio. Li estis mortigita per kugloj en sia veturilo lundon vespere 3an de oktobro en Las Piñas City, suda kvartalo de la ĉefurbo Manilo.

Laŭ la retejo Bulatlat, « motorciklistoj pafis al li dufoje, dum la ĵurnalisto provis atingi lokon, kie li devis registri elsendon ».

Mabasa « estis la animanto de Lapid Fire sur la kanalo DWBL 1242 », kaj li « ne estis avara je severaj kritikoj kontraŭ la administracio de Rodrigo Duterte, kaj kontraŭ kelkaj famuloj aŭ administraciantoj » de la nova prezidento Ferdinand Marcos Jr, elektita pasintan majon.          

En deklaro farita post lia morto, la familio de Mabasa substrekis, kiom la laboro de la ĵurnalisto « ebligis malkaŝi la falsajn novaĵojn, ne nur en la radioj sed ankaŭ en la sociaj retoj ». Lia murdo estas atako « kontraŭ la profesio, la lando kaj la vero », daŭrigis la familo.

 

Dua ĵurnalisto murdita de post majo

La monatoj, kiuj antaŭis la elekton de la prezidento Ferdinand Marcos Jr estis markitaj de la deplojado de multaj misinformaj kampanjoj, aparte koncerne la historion de la diktaturo de Ferdinand Marcos Sr, patro de la nuna prezidento, inter 1972 kaj 1986.

Laŭ la "Nacia Unuiĝo de la Filipinaj Jurnalistoj" (NUFĴ), Mabasa estas la dua ĵurnalisto murdita de post la enpostenigo de Marcos Jr.

« Tiu murdo ilustras, kiom ĵurnalismo plu estas danĝera profesio en la lando », mencias la NUFĴ. La 18an de septembro, la radioanimanto Rey Blanco estis ponardita en Mabinay, en la provinco Orienta Negroso, centre de la arkipelago.

La fakto, ke la murdo de Mabasa okazis « kore de la urbo Manilo substrekas la aŭdacon de la murdistoj, kaj ke la aŭtoritatoj ne sukcesas protekti nek la ĵurnalistojn nek la ordinarajn civitanojn ».

Laŭ la Komitato por Protektado de la Ĵurnalistoj (KPĴ), asocio bazita en Novjorko, Filipinoj estis en 2021 la sepa lando plej malbone klasifikita rilate nepunitecon koncerne la murdojn de ĵurnalistoj.

Almenaŭ 154 ĵurnalistoj estis mortigitaj inter 1992 kaj 2002.

16/12/2021

Laŭ la organizaĵo "Raportistoj sen landlimoj", 488 ĵurnalistoj estas enkarcerigitaj en la mondo en 2021. Tio estas rekordo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/lau-la-organizajo-raportistoj-sen-landlimoj-488-jurnalistoj-estas-enkarcerigitaj-en-la-mondo-en-2021.tio-estas-rekordo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }