Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2022 4 22 /09 /septembre /2022 20:56
Rayner Pena R/EPA

22/09/2022

Bildo: Membroj de la Ĝenerala Direkcio de milita kontraŭ-spionado (DGCIM) en Karakaso, julio 2021. La DGCIM estas akuzata pri multaj kazoj de torturo.

La spionservoj de Venezuelo (SEBIN), kaj la servoj de la milita kontraŭ-spionado (DGCIM) kulpas pri krimoj kontraŭ la homaro subpremante la opozicion, laŭ ordonoj venintaj de la reĝima pinto, asertas raporto kompilita de spertuloj de UN, mardon 20an de septembro.

La ordonoj venis kelkfoje de la prezidento Nicolas Maduro mem.

« Principe, ni koncentriĝis al la ordono-ĉeno en tiuj spionaj institucioj. Ni detale studis la rolon luditan de la ĝeneralaj direktoroj de tiuj institucioj. Ekster tiuj strukturoj, ni ricevis informojn, kiuj kondukas ĝis la plej alta politika nivelo: en kelkaj kazoj, la ordonoj venis rekte de la prezidento de Venezuelo », detaligas Marta Valinas, prezidentino de la enketkomisiono de UN koncerne Venezuelon.

La komisiono dokumentis 122 kazojn de viktimoj, « kiuj estis submetitaj al torturo, seksaj perfortoj kaj aliaj kruelaj, nehumanaj kaj malnobligaj traktadoj », « Temis pri gardado de certaj personoj, kiuj poste estis enkarcerigitaj kaj submetitaj al traktadoj, kiuj povas esti kvalifikitaj kiel torturo. Temas pri arbitra malliberigo, trudita malaperigo, torturaĵoj, kiel seksaj perfortoj suferitaj de tiuj individuoj. Ni dokumentis plurajn malobservadojn de Homaj rajtoj en pluraj kuntekstoj, kaj unu el ili estis la selekta represio kontraŭ la personoj konsiderataj kiel opoziciuloj al la registaro », daŭras Marta Valinas.

 

Krimoj kaj ekscesoj en la zonoj de la lando riĉaj je oro

Krom siaj konkludoj pri la rolo de la spionservoj, la misiono publikigas ankaŭ raporton pri la krimoj kaj ekscesoj plenumintaj kontraŭ lokaj loĝantoj en la zonoj de la lando riĉaj je oro fare de « ŝtataj kaj neŝtataj roluloj ».

La komisiono detaligas la murdojn, malaperigojn, trudakirojn, korpajn punojn, seksajn kaj seksismajn perfortojn.

« Ne nur la aŭtoritatoj nek malhelpis nek enketis pri tiuj ekscesoj », sed ili rekte partoprenis, laŭ la dokumento, menciante interalie la kazon de Gran Sabana, en la Ŝtato Bolivaro, sude de la lando. 

« La situacio en la Ŝtato Bolivaro kaj aliaj minaj zonoj estas profunde zorgodona. La surlokaj loĝantoj, inkluzive de la indiĝenaj popoloj, estas kaptitaj de la perforta batalo inter la Ŝtato kaj la kriminalaj armitaj grupoj por la kontrolo de oro », substrekas Patricia Tappatá Valdez, membro de la komisiono.

« Nia raporto substrekas la necesecon de pli profunda enketo pri tiu regiono, kiu paradokse estas preskaŭ forgesita de la lando, kaj generas samtempe grandajn kvantojn da laŭleĝaj kaj neleĝaj riĉaĵoj el tiu erco », ŝi aldonas.

 

La komisiono de UN ne povas iri surloken

La komisiono kreita en 2009, ne rajtas iri al Venezuelo kaj devis efektivigi tiun enketon en la landlimaj regionoj kaj pere de distancaj intervjuoj.

En siaj du raportoj, ĝi bazas siajn konkludojn sur 246 konfidencaj intervjuoj « inkluzive kun viktimoj, membroj de ilia familio kaj eks-dungitoj de la sekurecaj kaj spionaj servoj » kaj sur dosieroj kaj aliaj juraj dokumentoj.

« Venezuelo frontas profundan krizon pri homaj rajtoj », notas S-ino Valinas, kiu petas de la internacia komunumo, ke ĝi sekvu atente la disvolviĝojn en la lando « por progresigi justicon, observadon kaj respekton pri Homaj rajtoj ».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }