11/09/2022
Somalio estas pli kaj pli tuŝata de malsatego, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La humanitaraj organizaĵoj ne sukcesas respondi al la urĝeco, dum historia sekeco frapas la landon.
La kvara periodo de sekeco de la somero, kiu falas sur Somalion estas pli intensa kaj pli longa ol la antaŭaj. Ĝi minacas la landon pri malsatego. Dum vizito de la ĉefurbo, Mogadiŝo, la ĉefo de la buroo de kunordigado de la humanitaraj aferoj de UN alarmis, lundon 5an de septembro : « Urĝas savi vivojn ». « Tiujn lastajn tagojn, mi estis trafita de la nivelo de doloro kaj damaĝo suferita de tiom da somalianoj. Malsatego proksimiĝas, kaj ni ricevas hodiaŭ lastan averton », malĝoje deklaris, Martin Griffiths.
Unu infano malpli ol 5-jara el du, suferas gravan misnutradon
La sudaj areoj de la lando, en la ĉirkaŭaĵoj de Baidoa kaj Buur Hakaba, estas skuitaj de dek kvin jaroj de perforta insurekcio de la radikalaj islamistoj Al-Ŝabab. Duono el la loĝantaro, nome 7,8 milonoj da personoj, suferas pro sekeco. 213 000 estas en granda danĝero de malsatego. La manko de pluvo detruas la gregojn kaj sekigas la fontojn de akvo, kies prezo aliĝis de 55% ĝis 85% de post januaro. Antaŭ kelkaj tagoj, Unicef alarmis pri la sorto de la infanoj: duono el ili malpli ol 5-jara suferas gravan misnutradon.
14/08/2022
Sekeco : miliono da personoj delokitaj ene de Somalio
11/05/2022
Korno de Afriko : la sekeco minacas 20 milionojn da personoj je nutrada malsekureco
05/03/2022
Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon