/image%2F0553642%2F20220915%2Fob_426fa6_syriecoblence-1.jpg)
14/09/2022
Tiu alarmisto, dizertulo de la siria armeo, estis taskita foti la kadavrojn ekzekutitajn post submetado al multaj perfortaĵoj. Li transmetis tiujn fotojn al opozicia mediato.
Tiuj bildoj, fotitaj ene de la malliberejo de Alepo, dua plej granda urbo de Sirio, estas tutsimple neelteneblaj. Senkarnaj kadavroj, kovritaj per bluaĵoj, vizaĝoj tiom ŝveliĝintaj, ke ili estas nerekoneblaj.
Tiuj fotoj de civiluloj mortintaj sub la torturo de la reĝimo de Baŝar al-Asad estis transmetitaj de dizertulo de la siria armeo al opozicia mediato, poste enretigitaj. Preskaŭ 800 personoj estis tiel fotitaj.
La alarmisto estas eksa provoso de la malliberejo de Alepo. Abou Ahmed, pseŭdonimo, estis taskita foti la kadavrojn, plej ofte politikajn malliberulojn ekzekutitajn de soldatoj de la reĝimo de Baŝar al-Asad.
Elsavita esk-malliberulo, atestanto pri tiuj ekscesoj rakontas : « Mi vidis multajn kamaradojn suferi torturon. Ili frapis nin per ferstango kaj elektraj kabloj. Al kelkaj, ili rompis membrojn. Aliaj estis ekzekutitaj per kugloj, aliaj malsatmortis, ĉar ili nenion donis al ni por trinki aŭ manĝi. »
Novaj pruvoj por eventuala proceso
Malfacilaj atestoj kiel tiu ĉi aperas de pluraj jaroj. La krimoj estas konataj sed la dokumentoj, kiuj pruvas la ekscesojn de la reĝimo de Baŝar al-Asad estas malabundaj… kaj do estas ege gravaj.
Gravaj antaŭ ĉio por la familioj: pli ol 110 000 personoj malaperis de post la komenciĝo de la enlanda milito, 11 jarojn antaŭen. Por iliaj proksimuloj, tiuj fotoj fine ebligas scii, kio okazis al frato, edzo, filo… kaj eble funebri, post jarojn da serĉado.
Sed ĉefe, tiuj fotoj konsistigas pruvojn de la krimoj plenumintaj de la siria reĝimo. Kaj por la defendantoj de Homaj rajtoj, ili renaskas esperon vidi iam la kulpintojn de tiuj masakroj ĉe tribunalo. Kompreneble ne en Sirio mem, sed en alia lando.
Tio okazis ĉi-jare en Germanio: unuafoje, alta gradulo de la siria reĝimo estis tie kondamnita al porĉiama malliberejo pro « krimo kontraŭ la homaro ».
/image%2F0553642%2F20220915%2Fob_ef4df6_en-germanio.jpg)
13/01/2022
Sirio : eks-altrangulo de la spionservo estas kondamnita je porĉiama malliberejo en Germanio
/image%2F0553642%2F20220915%2Fob_fbd0c1_por-siro.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html