Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2022 6 17 /09 /septembre /2022 21:59
[EPA-EFE/ANDREJ CUKIC]

17/09/2022

Bildo: Manifestaciantoj portantaj flagojn de la generalo Draguljob Mihajloviĉ kaj de la rusia prezidento Putin kontraŭ la internacia evento Eŭropa Fiereco en Beogrado, Serbio, la 11an de septembro 2022.

Finfine lastminute permesita de la Ĉefministrino mem, la Eŭropa Fiereco de Beogrado okazis ĉi-sabaton 17an de septembro malgraŭ pluraj negravaj incidentoj kaŭzataj de la kontraŭ-paraduloj.

La eŭropa parado de la fiereco de la GLATAj komunumoj finfine okazis en Beogrado.

Sub pluvo kaj ĉeeste de 3 000 policistoj, preskaŭ 1 000 partoprenintoj paŝadis en la urbocentro laŭ kelkaj centoj da metroj sub la pluvo, antaŭ ol atingi koncerton ĝis malfrue en la nokto.

En la apudaj stratoj, la kontraŭuloj provokis kelkajn incidentojn, interpuŝiĝadojn kaj jetojn de fumbomboj. La polico rebatis per larmigaj grenadoj. Ĉirkaŭ tridek personoj estis arestitaj.

Ĝis komence de posttagmezo, la leĝeco de la Eŭropa Fiereco estis kontestita de la administracia tribunalo de Serbio kaj la ministro pri Internaj aferoj, unu el la plej malprogresemaj personoj de la nuna registaro, tamen prezidata de lesba Ĉefministrino.

Finfine, ŝi garantiis la sekurecon de la Parado ĉe la eŭropaj deputitoj dum lastminuta kunsido.

Serbio estas kandidato al Eŭropa Unio de antaŭ jardeko, sed la Ŝtatmembroj esprimis dum tiuj jaroj siajn zorgojn pri ĝia bilanco koncerne la homajn rajtojn.

La samseksa edziĝo ne estas laŭleĝa en tiu lando, kie loĝas malpli ol sep milionoj da personoj, kaj kie homofobio estas profunde enradikita malgraŭ kelkaj progresoj kontraŭ la diskriminacioj.

La Fiereca Parado de 2001 kaj poste 2010 estis la celo de ekstremdekstro kaj damaĝita de perforto. De 2014, la Parado okazas sen notindaj incidentoj, sed en kunteksto de forta polica protektado.

Pasintan semajnfinon, miloj da personoj, bandoj de motorciklistoj, ortodoksaj pastroj kaj ekstremdekstraj naciistoj surstratiĝis por postuli la malpermeson de la Parado.                 

Laŭ Vladimir Bilcik, eŭropa raportisto por Serbio ĉeestanta en la manifestacio, la kontraŭ-paraduloj aparte bone organizataj estas financitaj de Rusio.

Li notas tamen la sukceson de la Eŭropa Fiereco, kiu estas laŭ li pozitiva poento por Serbio.    

28/09/2013

Serbio : la Geja Fiero malpermesita pro sekurecaj kialoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/serbio-la-geja-fiero-malpermesita-pro-sekurecaj-kialoj

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }