![](https://image.over-blog.com/eXh9VnNVPeQ7Vm7WI2pvhBaaCII=/filters:no_upscale()/image%2F0553642%2F20220913%2Fob_d71c1b_testudo.jpg)
13/09/2022
Nova studaĵo evidentigas la rolon de fiŝkaptado en la akumulado de plastaĵoj kaj la formado de kontinento de defalaĵoj, kiu situiĝas en Norda Pacifiko.
Pli ol tri kvaronoj el la plastaĵoj de la rubovortico, tiu « kontinento de defalaĵoj », kiu flosas en la akvo inter Havajo kaj Kalifornio, devenas de la fiŝkaptaj aktivecoj, konfirmas studaĵo aperinta la 1an de septembro en Scientific Reports, kaj precipe kondukita de esploristoj de la NeRegistara Organizaĵo The Ocean Cleanup.
« Ankaŭ Japanio kaj kontinenta Ĉinio estis identigitaj kiel la ĉefaj fontoj de poluado post la analizo de 230 objektoj, kiuj entenis tekston rekoneblan en pluraj lingvoj, emblemojn de varmarkoj aŭ aliajn indicojn kiel adreson », raportas la South China Morning Post.
Laŭ la studaĵo, Japanio kontribuas ĝis 34% al la formado de tio, kio konsistigas la plej vastan akumuladon de oceana plastaĵo en la mondo, ankaŭ nomita GPGP (Great Pacific Garbage Patch – Granda Pacifika rubovortico). Kontinenta Ĉinio siaflanke kontribuas al tio ĝis 32%.
Preskaŭ duono el la plastaj objektoj, kiuj estis datitaj, estis produktitaj en la 20a jarcento, substrekas la aŭtoroj. La plej malnova peco identigita estas buo datiĝanta de la jaro 1966. Laurent Lebreton, la unua aŭtoro mencias :
« Ni konkludas pri la persisteco de la plasto. Ĝi akumuliĝas de jardekoj kaj disiĝos post tre longa nekonata tempo ».
« Laŭ li, la materialo de fiŝkaptado, kiu flosas sur la oceano estas malutila ne nur por la medio kaj la marvivo, sed ankaŭ por fiŝkaptado kaj ekonomio », raportas la ĵurnalo de Honkongo. Krom la multegaj retoj, kaj aliaj fiŝkaptadaj artikloj – fiŝkaptado precipe industria -, la esploristoj trovis globkrajonojn, dentobrosojn kaj eĉ ujojn de « poppers » inter la pli ol 6 100 rubaĵoj, kolektitaj kaj ekzamenitaj, kiuj pezis 570 kilogramojn.
« Tiu nova studaĵo ebligas konfirmi, ke la oceanaj rubovorticoj, ne povas esti eliminitaj fare de aranĝoj de rivera kolektado, kaj substrekas la rolon eble fundamentan de fiŝkaptado kaj akvokulturo en la lukto kontraŭ la plastaj kontinentoj en la mondo », konkludas la esploristoj.
![](https://image.over-blog.com/aGKRYOa0VBl9Mr22GyVAPdPGQbk=/filters:no_upscale()/image%2F0553642%2F20220913%2Fob_eaad10_kreskadas.jpg)
23/09/2018
Pacifiko: la plasta maro rapidege kreskadas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/pacifiko-la-plasta-maro-rapidege-kreskadas.html