Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2022 6 03 /09 /septembre /2022 10:37

02/09/2022

Malkaŝita merkredon en Ĝenevo, la 18-paĝa dokumento de UN elvokas eblajn « krimojn kontraŭ la homaro », kaj mencias, ke ĝi kolektis « kredindajn pruvojn » de torturoj kaj seksaj perfortoj kontraŭ la ujgura malplimulto.

« La amplekso de la arbitra kaj diskriminacia enkarcerigo de Ujguroj kaj membroj de aliaj grupoj ĉefe islamaj (…) en kunteksto de striktigoj kaj senigoj, kaj pli ĝenerale de malobservado de la fundamentaj rajtoj tiel individuaj kiel kolektivaj, povas konsistigi internaciajn krimojn, aparte krimojn kontraŭ la homaro », mencias la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, direktita de la eks-prezidentino de Ĉilio Michelle Bachelet, en sia akuzado kontraŭ la ĉina politiko.  

« La asertoj, kiuj priskribas kutimajn praktikojn de torturo aŭ mistraktadoj, interalie truditaj medicinaj traktadoj kaj malbonaj kondiĉoj de enkarcerigo, estas kredindaj same kiel estas kredindaj la individuaj asertoj pri seksaj perfortoj bazitaj sur la genro », daŭrigas UN.

Krome, la raporto mencias internigadon de « signifa proporcio » de Ujguroj kaj islamaj malplimultoj, dum Ĉinio plu neas la kreadon de « kampoj », kiuj servas al enkarcerigo de la membroj de tiuj komunumoj, elvokante prefere « centrojn pri profesia formado ».

Ne menciante la terminon « genocido », la interregistara organizaĵo tamen konfirmas la akuzojn, kiuj delonge celas la ĉinajn aŭtoritatojn. Konkludde sia studaĵo, ĝi instigas la internacian komunumon agadi.

Laŭ Pekino, la dokumento baziĝas « sur misinformo kaj mensogoj fabrikitaj fare de la kontraŭ-ĉinaj fortoj ». La raporto de UN « misfamigas kaj arbitre kalumnias Ĉinion, ĝi enmiksiĝas en la internajn aferojn de Ĉinio », skribas la ambasadejo de Ĉinio ĉe UN en komento ligita al la raporto.

Tiu teksto, « politika ilo », verkita fare de « sbiroj » de la Okcidentuloj, « estas tute kontrleĝa kaj nevalida », severe respondis dum gazetkunveno Wang Wenbin, porparolanto de la ĉina ministrejo pri Fremdaj aferoj. Plurajn monatojn antaŭ la publikigo de tiu ĉi raporto, UN suferis premojn de Pekino, kiu provis ĝeni la esplorojn.

Laŭ Germanio unua lando, kiu reagis al la publikigaĵo, tiu dokumento « konfirmas, ke la situacio kaŭzas maltrankvilegon » koncerne la traktadon de la ujgura malplimulto.

« Ĉiuj personoj arbitre enkarcerigitaj estu tuj liberigitaj » petas Berlino, kiu admonas Pekinon, ke ĝi « permesu novan sendependan enketon pri tiuj asertoj de gravaj malobservadoj de la homaj rajtoj en Ĉinio ».                

24/05/2022

"Xinjiang Police Files": miloj da fotoj atestas pri la represio de Pekino kontraŭ la Ujguroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/xinjiang-police-files-miloj-da-fotoj-atestas-pri-la-represio-de-pekino-kontrau-la-ujguroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }