Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2022 5 16 /09 /septembre /2022 16:40

16/09/2022

Tiu video kontraŭdiras la oficialan version de la rusia registaro, kiu ĝis nun rifuzas agnoski sian rilaton kun la grupo Wagner.

Meze de korto de malliberejo, Jevgenij Prigoĵin alparolas plurajn dekojn da uniformvestitaj malliberuloj. « Mi reprezentas privatan militan societon, la grupon Wagner », li diras. Kaj li detaligas kelkajn regulojn.

« La plej grava peko estas dizerto. Neniu povas esti kaptita. Neniu retroiras, neniu kapitulacas. Kiam vi estos formitaj, ni eksplikos al vi kiel konduti. Ni parolos pri la du grenadoj, kiujn vi devas havi ĉe vi, se vi estas kaptitaj ».

La minimuma aĝo por esti rekrutigita estas 22 jaroj. Maksimuma aĝo estas 50 jaroj.

« Sed se vi estas fortika, ni testos vin. Bona fizika kondiĉo estas esenca. »

La rekrutiga metodo de Wagner en la rusiaj malliberejoj estis jam konata, sed unuafoje, video rekte montras respondeculon de la paramilita grupo, kiu operacas.

Tiu video, filmita en prizonkolonio 800 kilometrojn for de Moskvo, estis publikigita en la retejo Telegram merkredon 14an de septembro fare de proksimuloj de la opoziciulo Alexej Navalnij kaj estis disvastigita inter aliaj de la sendependa mediato The Insider.

 

Ses monatoj kaj vi estos liberaj

En la video, Jevgenij Prigoĵin daŭras. « Nek alkoholo, nek drogo. Nek rabado, inkluzive de seksrilatoj kun la surlokaj virinoj… nek kun flaŭro, nek kun faŭno aŭ io ajn alia. » Prigoĵin eksplikas poste, ke 40 eks-malliberuloj enkarcerigitaj en San-Petersburgo jam batalis flanke de li en la regiono de Donecko, pasintan junion.

« Ili eniris en la malamikajn tranĉeojn, kaj masakris ilin per tranĉilo. Tri estis mortigitaj, sep vunditaj. Unu el ili estis 52-jara, li mortis kiel heroo. ».          

Prigoĵin avertas: « Ni aparte atentigas pri la kondamnitoj pro drogŝakrado, ĉefe se ili havas drogdependecon. Okaze de dubo, vi estos sumetitaj al mensogodetektilo por determini, ĉu vi estas mense stabilaj. Ni tre atentigas tiujn, kiuj estas kondamnitaj pro seksaj deliktoj. Sed ni sciaj, ke oni povas erari. »

La misio daŭras ses monatojn. Post tio, la eks-malliberuloj revenas hejmen kaj estas pardonataj.

« Koncerne la aliajn, se alvenintajn en Ukrainion ili deklaras, ke ili eraris, ni konsideras ilin dizertuloj. Ĉi-okaze, ili estas pafekzekutitaj. »

La malliberuloj havas kvin minutojn por decidiĝi.

« Ekzistas nur du aliaj personoj por elirigi vin de tiu prizonkolonio, konkludas la ĉefo de la grupo Wagner: Alaho kaj Dio. Kun ili, tio estos en lignoskatolo, miaflanke mi elirigos vin vivantaj. Sed vi ne devige restos tia. »                                                

03/05/2022

Centrafrika Respubliko : Human Rights Watch akuzas la rusiajn soldulojn de la grupo Wagner pri murdoj kaj torturoj kontraŭ civiluloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/centrafrika-respubliko-human-rights-watch-akuzas-la-rusiajn-soldulojn-de-la-grupo-wagner-pri-murdoj-kaj-torturoj-kontrau-civiluloj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }