/image%2F0553642%2F20220909%2Fob_d12d17_sola-infano.jpg)
09/09/2022
Alta respondeculo de UN maltrankviliĝas pro la sorto de la neakompanataj infanoj translokitaj fare de Rusio, sed ankaŭ pro la ekzistado de filtraj kampoj, tra kiuj pasas la Ukrainioj senditaj en Rusion, kiuj ekzistas « ekster ĉia laŭleĝa kadro ».
Ekzistas « kredindaj akuzoj », ke neakompanataj infanoj estas trude translokitaj de Ukrainio al Rusio, deklaris merkredon 7an de septembro la ĝenerala sub-sekretariino de UN por Homaj rajtoj. Ŝi maltrankviliĝas pro ilia ebla adopto fare de rusiaj familioj.
Tiuj translokoj kondukas « al teritorioj okupaciataj de Rusio aŭ al Rusia Federacio mem », precizigis Ilze Brands Kehris dum kunsido de la Konsilio de sekureco de UN pri la trudaj translokoj en Ukrainio.
« Ni maltrankviliĝas pro la fakto, ke la rusiaj aŭtoritatoj adoptis simpligitan proceduron por atribui rusian naciecon al la infanoj, kiuj ne plu estas garditaj de siaj gepatroj, kaj ke tiuj infanoj estas adopteblaj de rusiaj familoj », ŝi aldonis.
« Multaj malobservadoj pri Homaj rajtoj »
La Alta-Homisaro pri Homaj rajtoj ankaŭ povis « konfirmi », ke la rusiaj armeaj fortoj starigis « apartigajn » kampojn, kun kontrolo de sekureco kaj kolekto de personaj kaj biometriaj datumoj.
Tiuj kontroloj aplikiĝas al la personoj, kiuj forlasas batalan zonon aŭ trapasas teritorion kontrolatan de rusioj.
« Ni maltrankviliĝas pro la fakto, ke tiaj kontroloj, kaj la malliberigoj kiuj sekvas, okazas ekster ĉia laŭleĝa kadro, kaj ne respektas la principojn de neceseco kaj proporcieco », ŝi menciis, elvokante « multajn malobservadojn pri Homaj rajtoj ».
La Alta-Komisaro mem povis « dokumenti » kazojn, dum kiuj la personoj objekto de tiu « filtrado », estas submetitaj al korpaj traserĉadoj, devante kelkfoje senvestiĝi.
« Ni estas aparte maltrankvilaj pro la risko de seksaj ekscesoj, kiujn riskas la virinoj kaj junulinoj dum tiu proceduro de filtrado.»
Usono, iniciatinto de tiu kunveno de la Konsilio de sekureco kun Albanio, rekte akuzis merkredon la buroon de la rusia prezidento Vladimir Putin, ke li organizas la trudajn translokojn de miloj da Ukrainioj al Rusio.