Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2022 4 08 /09 /septembre /2022 21:32
Rob Larter, BAS

08/09/2022

Ties fandiĝo estigus ĝis tri metroj da leviĝo de la marnivelo, kaj ĉiuj marbordoj de la planedo estus englutitaj. Kaj tio riskas okazi multe pli papide ol antaŭvidite.

Por tiuj, kiuj plu estas skeptikaj koncerne la konsekvencojn de la klimata varmiĝo, la datumoj pruvas, ke tre baldaŭ ni spertos tiun profundan ŝanĝon.

Efektive, la glaĉero Thwaites, situanta en Antarkto kaj kromnomita de la sciencistoj la glaĉero "Doomsday", nome la glaĉero de l’Apokalipso, fandiĝas multe pli rapide ol antaŭvidite.    

Tiuj, kiuj studas ĝin jam alarmis antaŭ kelkaj monatoj: la analizoj estis tiam tre maltrankviligaj, kaj la fenomeno ege pligraviĝis. 

Pasintan decembron, gravaj fendoj aŭguris zorgoplenan estontecon. Kaj la esploroj publikigitaj pasintan lundon 5an de septembro en la revuo Nature aŭguras nenion bonan, tute male.

 

Kial la fandiĝo de tiu glaĉero estus katastrofa ?

Gravas kompreni, ke temas pri la plej larĝa glaĉero de la Tero. Ĝi vastiĝas laŭ 192 000 km2, - ekvivalento al tiu de Florido aŭ Unuiĝinta Reĝlando – kaj estas profunda je ĉirkaŭ 800 ĝis 1 200 metroj en Antarkto.

De pluraj jaroj, la sciencistoj studas ĝin atente por analizi la prognozojn pri mondskala leviĝo de la marnivelo.

 

Ĝis 3 metroj da leviĝo de la marnivelo kaj engluto de la marbordaj areoj

Kaj ĉefe, ĝi entenas sufiĉe da glacio por levi la marnivelon je pli ol 65 centimetroj, se ĝi disiĝas kaj fandiĝas.

Leviĝo, kiu estus eĉ pli grava: ĝis tri metroj, ĉar la fandiĝo de tiu glaĉero estigos fandiĝon de la ĉirkaŭaj glaĉeroj.

Ĉiuj marbordaj areoj estus tiam tute englutitaj, kaj tio koncernas preskaŭ 40% el la tuta loĝantaro.

Ĉar laŭ Unuiĝintaj Nacioj, ĉirkaŭ 40% el la tutmonda loĝantaro vivas malpli ol 100 kilometrojn for de marbordo.

 

Zorgodonaj datumoj estis kolektitaj

Skipo de esploristoj povis studi alimaniere la fandiĝon de tiu glaĉero. Ĝis nun, nur la satelitaj bildoj estis ekzamenitaj.

Sed danke al la teknologia progreso, ia submara roboto sukcesis kolekti informojn pri la glaĉero sub la akvo.    

Kaj la datumoj tute ne estas trankviligaj, ili eĉ estas tre zorgodonaj.

La mara geofizikisto kaj kunaŭtoro de la studaĵo, la doktoro Robert Larter, de la British Antarctic Survey deklaras: « La glaĉero Thwaites pendas nur sur fadeno, kaj ni atendas vidi grandajn ŝanĝojn en malgrandaj skaloj de estonteco – eĉ jaro kompare kun pasinta jaro – kiam la glaĉero retiriĝos super kreston malprofundan en sia lito. »     

05/02/2019

Antarkto: «la glaĉero de la morto» perdis 14 miliardojn da tunoj da glacio en daŭro de 3 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/antarkto-la-glacero-de-la-morto-perdis-14-miliardojn-da-tunoj-da-glacio-en-dauro-de-3-jaroj.html

05/04/2022

La ISKŜ atentigas nin : ni devas limigi la emisiojn de CO2 ekde nun, male estos tro malfrue

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/la-isks-atentigas-nin-ni-devas-limigi-la-emisiojn-de-co2-ekde-nun-male-estos-tro-malfrue.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }