Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2022 7 18 /09 /septembre /2022 18:31

18/09/2022

La morto de tiu junulino 22-jara, tri tagojn post ŝia aresto pro malobservado de la vestokodo pri la vualo, estigis viglan emocion en la lando. La BBC raportas protestojn, rapide subpremitajn, kiuj okazis dum ŝia entombigo.

Deveninta de Sakezo, nord-okcidente de Irano, Mahsa Amini, 22-jara, ĉeestis en la ĉefurbo Teherano mardon 13an de septembro, kiam ŝi estis arestita de la polico de moroj, ĉar ŝi malobservis la regulojn de vestokodo, kiuj preskribas interalie al la virinoj, ke ili kovru al si la kapon, mencias la BBC, kiu precizigas, ke « laŭ vidaj atestantoj, ŝi estis frapita ene de polica kamioneto kaj poste komatiĝis. La irana polico forpuŝis tiujn asertojn certigante, ke ŝi estis viktimo de "subita kora malsufiĉo" ».                    

Mahsa Amini estis kondukita al la malsanulejo Kasra de Teherano kaj ŝia morto estis anoncita tri tagojn poste, kaŭzante viglan emocion en la lando.

Laŭ la prudenta raporto de la brita publika mediato, kolera movado leviĝis dum ŝia entombigo, kiu okazis ekde sabato la 17a de septembro.

« Kelkaj virinoj demetis sian vualon por protesti kontraŭ la devigo surhavi la hiĝabon », skribas la BBC, kies ĵurnalisto Shayan Sardarizadeh disvastigas en Tviteron videojn pri la eventoj .

Ni povas vidi interalie la homamason krii « morton al la diktatoro ».

Kelkaj personoj direktiĝis poste al la oficejo de la loka guberniestro por protesti kontraŭ la morto de la junulino, kaj « laŭ videoj ricevitaj kaj kontrolitaj de "BBC Persian" (versio de la mediato en la lingvo farsi), la policistoj pafis al la manifestaciantoj. » Aliaj mediatoj pli specife parolas pri larmigaj gasoj.

La ĵurnalisto raportas ankaŭ pri okazo de alia manifestacio la saman tagon en Sanandaĝo.

 

Kontraŭ-rakonto

Siaflanke, « la Ŝtata televido eldonis vendredon bildojn montrantajn la junulinon, kiu falas alteren post disputo kun virino koncerne ŝian vestaĵon, raportas la Deutsche Welle. Estas neeble kontroli tiun videon, kiu ŝajne estis falsita. »

La retejo de la BBC fine citas la organizaĵon Netblocks, kiu faras laboron de observado pri retsekureco kaj regado de Interreto, « laŭ kiu de post la anonco de la morto de S-ino Amini, la konekto estis interrompita en pluraj lokoj de la lando, inter kiuj Teherano kaj SakezoMultaj personoj deklaris, ke ili ne povis elŝuti videojn en Instagram aŭ sendi publikigaĵon per Whatsapp. »

12/03/2019

Irano: advokatino 55-jara estis kondamnita al 38 jaroj da malliberejo kaj 148 skurĝbatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/irano-advokatino-38-jara-estis-kondamnita-al-38-jaroj-da-malliberejo-kaj-148-skurgbatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }