Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2022 6 10 /09 /septembre /2022 19:45

10/09/2022

Bildo: Manifestaciantoj protestas kontraŭ la ekzekuto de du gejaj adoleskantoj  la 5an de Aŭgusto 2005 en Manilo (Filipinoj)

UN deklaris sin « tre maltrankvila » post la kondamno al morto decidita en Irano kontraŭ du aktivulinoj pri rajtoj de samseksemuloj. Ili estas akuzitaj fari promocion de samseksemo.  

Ambaŭ virinoj, Zahra Sedighi Hamedani, 31-jara kaj Elham Chubdar, 24-jara estis kondamnitaj al morto fare de tribunalo de Urmijo, nord-okcidente de la lando.

« Ni estas profunde maltrankvilaj pro la kondamno al morto decidita kontraŭ du GLATaj aktivulinoj en Irano », deklaris Liz Throssell, porparolanto de la buroo de la rajtoj ĉe UN.

Ŝi bedaŭris, ke ambaŭ virinoj estis kondamnitaj « surbaze de la malklara akuzo nomita "koruptado sur la Tero", post proceso, kiu ne estis garantiata de laŭleĝa kaj justa procesa proceduro ».

Tiu verdikto estas ofta en Irano kontraŭ personoj akuzataj, ke ili malobservis la religiajn leĝojn.

Samseksemo estas malpermesita en Irano, ĝia punkodo punas la seksajn rilatojn inter viroj kaj inter virinoj.

Sed la punoj deciditaj kontraŭ Sedighi Hamedani kaj Elham Chubdar estas aparte severaj. Internacia Amnestio kaj aliaj NeRegistaraj Organizaĵoj jam kontraŭis tiujn kondamnojn.

La NRO Iran Human Rights, bazita en Norvegio deklaris, ke la vivo de ambaŭ aktivulinoj « povas esti savita per tujaj kaj fortaj reagoj de la internacia komunumo kaj de la civita socio ».  

30/05/2016

Irano : junaj geirananoj estis punitaj per 99 skurĝbatoj, ĉar ili tro festis

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/05/irano-junaj-geirananoj-estis-punitaj-per-99-skurgbatoj-car-ili-tro-festis.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }