/image%2F0553642%2F20220901%2Fob_f5637f_image1170x530cropped-resized.jpg)
01/09/2022
De post la komenciĝo de la rusia invado de tiu lando, la rusiaj fortoj trude translokas ukrainiajn civilulojn, inkluzive tiujn, kiuj fuĝas la batalojn al zonoj kontrolitaj de ili, asertas la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch (HRW).
La truditaj translokoj « konsistigas gravan malobservadon de la militaj leĝoj, kaj ekvivalentas potencialan krimon kontraŭ la homaro », deklaris la NRO en raporto publikigita ĵaŭdon 1an de septembro.
La organizaĵo pridemandis 54 personojn, kiuj iris en Rusion, aŭ kiuj konis personojn, kiuj faris tion. Kelkaj el ili ankaŭ helpis Ukrainianojn, kiuj provis forlasi Rusion.
Multaj personoj trude translokitaj fuĝis la urbon Mariupolo, haveno sud-oriente de Ukrainio, kiu suferis detruan sieĝon kaj multajn bombadojn, antaŭ ol esti kaptita de la rusiaj trupoj. Aliaj venis de la regiono de Ĥarkivo, oriente de Ukrainio.
« Kompreneble, ni kaptus la okazon iri al Ukrainio, se ni povus », deklaris al HRW virino translokita el Mariupolo. « Sed ni ne havis la elekton, neniun eblecon iri » en la ukrainiajn teritoriojn kontrolatajn de Kijivo, ŝi diris.
« La civiluloj havis neniun alian elekton ol iri al Rusio », deklaris Belkis Wille, esploristo ĉe Human Rights Watch kaj kun-aŭtoro de la raporto.
Dumvoje, multaj el tiuj civiluloj estis submetitaj al ia devigata kontrolo nomita « enfiltrilo », kaj kiu konsistas en kolekto de biometriaj datumoj kaj fingrospuroj, traserĉadoj de korpo kaj havaĵoj, laŭ la raporto.
« Neniu estu devigitaj submetiĝi al procezo de troa elserĉado por atingi sekurecon », emfazis Belkis Wille.
Loĝanto de Mariupolo menciis al HRW, ke li estis arestita de la rusiaj trupoj antaŭ ol esti metita dum du semajnoj kune kun dekoj da aliaj loĝantoj de tiu urbo en lernejo en nesalubraj kondiĉoj antaŭ ol esti submetita al la « enfiltrilo ». « Ni sentis nin kiel ostaĝojn », li deklaris al HRW.
La « enfiltrilo », kiu celas la ukrainiajn civitanojn estas « puna kaj troa », « havas neniun juran bazon » kaj konsistigas « evidentan malobservadon de la rajto al privata vivo », opiniis HRW.
La 5an de julio, la NRO sendis siajn konkludojn kaj resumon de la demandoj al la rusaj aŭtoritatoj, sed ricevis neniun respondon.
/image%2F0553642%2F20220901%2Fob_69924a_en-ukrainio.jpg)
10/06/2021
Jegor, ok-jara, same kiel Anne Franck antaŭ li, rakontas en sia taglibro la militon en Ukrainio
/image%2F0553642%2F20220901%2Fob_60d42c_mapo.jpg)
/image%2F0553642%2F20220901%2Fob_1f4de0_en-rusion.jpg)