Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2022 2 06 /09 /septembre /2022 22:01

07/09/2022

Ronson Chan, prezidento de la sindikato de la ĵurnalistoj de Honkongo estis arestita, merkredon 7an de septembro, kelkajn semajnojn antaŭ lia foriro por sekvi formadon eksterlande.

Ronson Chan, la prezidento de la Asocio de la ĵurnalistoj de Honkongo (AĴHK) estis arestita merkredon 7an de septembro, pro obstaklo al la polica agado kaj malordigo de la publika ordo. "Channel C", la reta novaĵagentejo por kiu S° Chan laboras, menciis ke la ĵurnalisto estis forkondukita de policistoj, kiuj kontrolis liajn identigilojn, dum li raportis pri kunveno de proprietuloj de sociaj loĝejoj.

 

« Malobeema » sinteno

La polico konfirmis, ke viro 41-jara nomita Chan estis arestita post lia rifuzo montri sian identigilon al la agentoj kaj agadis el « malobeema » maniero malgraŭ multaj avertoj. S° Chan principe devas forlasi Honkongon fine de septembro 2022 post lia akiro de stipendio, por partopreni sesmonatan programon ĉe la Instituto Reuters en la Oksforda universitato.

S° Chan estis reelektita en junio 2022 kiel respondeculo de la AĴHK, ĉefa sindikato de la surlokaj ĵurnalistoj. Same kiel multaj grupoj de la civita socio kaj de por-demokratiaj sindikatoj hodiaŭ fermitaj, S° Chan kaj la AĴHK estis objekto de multaj kritikoj fare de la amaskomunikiloj, kiuj dependas de la kunordiga buroo de Pekino en la urbo. Ofte, policaj intervenoj sekvas tiajn kritikojn.

 

Vasta kampanjo de represio

La aŭtoritatoj kondukas vastan kampanjon de represio kontraŭ la disidenteco en Honkongo post la grandegaj, kelkfoje perfortaj, manifestacioj por-demokratiaj de 2019. La ĵurnalo "Apple Daily" kaj la informa retplatformo StandNews - por kiu laboris S° Chan – ambaŭ fermis pasintjare, post kiam pluraj el iliaj kadroj estis akuzitaj malobservi la leĝon pri la nacia sekureco. La publika radio de la urbo, "RTHK", pli kaj pli similas al la ĉinaj Ŝtatmediatoj post ilia reorganizado laŭ la ordono de la registaro.            

En 2022, la klubo de la fremda gazetaro de Honkongo (FCCHK) rezignis aljuĝi sian prestiĝan premion de la amaskomunikiloj pri Homaj rajtoj, invokante la leĝon pri sekureco. Tiu decido estigis debaton inter la multaj ĵurnalistoj membroj de tiu klubo. La klubo antaŭnelonge publikigis en sia retejo mildigitan deklaron pri la gazetlibereco, forigante interalie la frazon : « Fronte al senprecedencaj atakoj kontraŭ la amaskomunikiloj, neniam la rolo de nia klubo estis tiel vivnecesa, nek nia engaĝiĝo tiel forta ».

Honkongo perdis en 2021 68 rangojn en la klasifiko de la gazetlibereco de Raportistaj sen Landlimoj (RSL) publikigita pasintan majon, kaj atingas nun la 148an mondan rangon. Kiam RSL publikigis sian unuan raporton en 2002, Honkongo figuris ĉe la 18a rango.

03/03/2021

Honkongo : 47 aktivuloj por-demokratiaj kulpigitaj pro «kunribelo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/honkongo-47-aktivuloj-pro-demokratiaj-kulpigitaj-pro-kunribelo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }