Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2022 2 06 /09 /septembre /2022 20:40
Kena Betancur/AFP

06/09/2022

En korprema frontartikolo, la redakcio de « Novaja Gazeta » akuzas la rusian potencon pri « provo de murdo » kontraŭ la fama opozicia ĵurnalo, « Novaja Gazeta », ĉar la licenco de ĝia papera versio estis definitive nuligita de la justico la 5an de septembro. La tribunalo de Basmannij, subdistrikto centre de Moskvo mortokondamnis Novaja Gazeta.

Kompreneble, la juĝistino Lipkina ne skribos tion en sia decido. Ŝi diligente kontentiĝos pravigi la volon nuligi la licencon de ĵurnalo, kiu ekzistas de tridek jaroj, Kaj kiu enkalkulas du laŭreatojn pri Nobelpremio inter siaj fondintoj: Miĥail Gorbaĉov kaj Dmitrij Muratov.  

La krimoj havas preskriptan tempolimon. Eĉ la murdoj. Nur la militkrimoj kaj la krimoj kontraŭ la homaro estas nepreskripteblaj.

Nun aldoniĝas al la listo, la fakto ne liveri certajn dokumentojn al la Roskomnadzor, la federala agentejo pri superrigardo de la mediatoj, en epoko kiam tiu organo eĉ ne ankoraŭ ekzistis.      

Tio okazis antaŭ dudek jaroj. Kaj aliparte infrakcio eĉ ne ekzistas. Tiuj aktistoj, kiuj rigardas sin kiel ŝtatajn opriĉnikojn, posedas ĉiujn postulatajn dokumentojn. Kaj tion ĉi ni pruvis dum la proceso. Tamen, ankaŭ la juĝistoj delonge sin rigardas kiel opriĉnikojn. Ili konservas en siaj fakmebloj siajn balailojn kaj siajn hundokapojn.

 

Senigitaj je rajto al informado

Hodiaŭ, ili mortigis la ĵurnalon. Ili ŝtelis de ĝiaj dungitoj, tridek jarojn de ilia vivo.

Kaj tio ne sufiĉas.

Hodiaŭ ili denove mortigis niajn kolegojn jam murditajn de tiu potenco, ĉar ili plenumis sian profesian devon: Igor DomnikovIuri Ŝtĉekotŝiĥin,  Anna PolitkovskajaStanislav Markelov, Anastasija BaburovaNatalia Estemirova, Orkhan Djemal.

Novaja Gazeta ne bezonas viajn dokumentojn. Nia ĵurnalo vivis, vivas kaj vivos. Kiam tiu potenco ne plu ekzistos, tiuj juĝistoj ne plu estos, nek tiuj aktistoj. La libera spirito blovas kie ĝi volas, kaj kiam ĝi volas.

28/03/2022

Milito en Ukrainio : la rusa sendependa ĵurnalo « Novaïa Gazeta » interrompas sian publikigon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-rusa-sendependa-jurnalo-novaia-gazeta-interrompas-sian-publikigon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }