20/09/2022
Tiuj organizaĵoj postulas de la estroj kunsidantaj en Novjorko, okaze de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por haltigi la mondan malsatkrizon ».
Ĉiujn kvar sekundojn, unu persono malsatmortas nun en la mondo, denuncis 238 NROj mardon 20an de septembro.
« La organizaĵoj venintaj de 75 landoj subskribis malferman leteron por esprimi sian indignon fronte al la nombro de personoj, kiuj suferas pri malsato. Ili faris rekomendojn, dum 345 milionoj da personoj en la mondo suferas pri akuta malsato, nombro kiu pli ol duobliĝis de post 2019 », substrekas tiuj organizaĵoj en komunikaĵo.
Tiu malferma letero estas publikigita okaze de la komenciĝo de la jara kunsido de la ĝenerala asembleo de UN. Alta nombro de politikaj estroj, sed ankaŭ reprezentantoj de la civita socio kolektiĝas dum semajno por tio, kio estas konsiderata kiel la plej granda diplomatia kolektiĝo en la mondo. La NROj postulas de la respondeculoj kuniĝintaj en Novjorko, ke « ili agadu por haltigi la mondan malsatkrizon ».
« Estas netolereble, ke per la tuta hodiaŭa agrikultura teknologio (...) ni plu parolu pri malsatego en la 20a jarcento », indignis Mohanna Ahmed Ali Eljabaly, de la Yemen Family Care Association, unu el la subskribintoj de la letero.
« Ne temas nur pri lando aŭ kontinento, kaj malsato neniam havas ununuran kialon. Temas pri maljusteco de la tuta homaro. »
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_36f1ae_en-lamondo.jpg)
20/07/2019
Malsato daŭrigas sian kreskadon en la mondo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/malsato-daurigas-sian-kreskadon-en-la-mondo.html
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_0934b9_hunger-map-2021-world-food-programme-s.png)
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_c27098_nroj.jpg)
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_d015b0_ege-kreskis.jpg)
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_6018c1_klimata-shanghigho.jpg)
/image%2F0553642%2F20220920%2Fob_273040_je-malsato.jpg)