/image%2F0553642%2F20220930%2Fob_72d8ff_brazilo.jpg)
30/09/2022
Proksime de la unua baloto dimanĉon 2an de oktobro, Brazilo timas usonan scenaron : Ĉu Jair Bolsonaro agnoskos sian malvenkon okaze de venko de Lula ? La lando prepariĝas al amasa misinformado, eksplikas Cristina Tardáguila, fondintino de la agentejo pri faktokontrolo Lupa. Eĉ se la brazilanoj, estas multe pli bone armitaj kontraŭ la falsaj novaĵoj, ol ili estis en 2018, ŝi opinias.
« Tre grava kaj reala risko ekzistas, ke la lando ektumultu post la anonco de la rezultoj de la prezidenta baloto », avertas la Brazilanino Cristina Tardáguila, ĉekape de Lupa, unu el la ĉefaj agentejoj de lukto kontraŭ la misinformado en Brazilo. Ĉi-dimanĉon 2an de oktobro, la Brazilanoj estas alvokitaj al la urnoj por elekti sian estontan prezidenton, kaj siajn deputitojn, guberniestrojn kaj trionon el la senatanoj.
Post kvar jaroj da regado, la prezidento Jair Bolsonaro, el la ekstremdekstra Partio Socio-liberala estas ĉe la dua rango laŭ la opinisondoj malantaŭ Luiz Inácio Lula da Silva, kromnomata Lula. Kio okazos se la kandidato de la Partio de la Laboristoj, mem prezidento de Brazilo de 2002 ĝis 2011, gajnus la baloton ?
« Du versioj de la afero »
De pluraj monatoj, la prezidento Bolsonaro aktivas por disvastigi dubon pri la fidindeco de la sistemo de elektronika baloto. En eltiraĵo de video, eblas ekzemple aŭdi lin paroli tiel:
« Sammaniere, ke la skribmaŝinoj kaj telefonbudoj malaperis: hodiaŭ, neniu plu scias kio, tio estas ! La mondo evoluas ! La sama afero, kiu ne ŝanĝiĝas, estas la elektronika urno. »
En tiu ĉi kunteksto, la lando tre certe estos dividita post la fino de la baloto, opinias Cristina Tardáguila:
« Estos du versioj de la afero: tiuj, kiuj akceptas la rezultojn de la urnoj, kaj tiuj, kiuj rifuzas ilin, same kiel okazis en Usono ».
La sturmo kontraŭ la Kapitolo, la 6an de januaro 2020, post la anonco de la malvenko de Donald Trump, okazigis la morton de kvin personoj. « Sciindas ke en Brazilo, jam 26 personoj estis mortigitaj pro politikaj kialoj », de post la komenciĝo de la jaro 2022, precizigas la specialistino, kiu lanĉas tiun alvokon : « Mi volus peti de la tuta mondo, ke li atentu pri la situacio en Brazilo en la venontaj monatoj ».
Ĉu la loĝantaro estas vakcinita kontraŭ la falsaj novaĵoj ?
Por lukti kontraŭ la misinformado, kiu estis amasa, speciale en WhatsApp, dum la antaŭa baloto, la Supera balota tribunalo deplojadis gravajn rimedojn. Speciala komisiono estis kreita tiucelen en 2022, kunigante mediatojn, agentejojn de faktokontrolo, kaj ankaŭ dek unu aplikaĵojn, inter kiuj WhatsApp, Telegram kaj TikTok. La komisiono starigis protokolon por lokalizi kaj denunci la falsajn novaĵojn, kaj tiu ĉi estas aplikata de la komenciĝo de la kampanjo.
La Brazilanoj, sin feliĉas Cristina Tardáguila, estas aliparte « multe pli bone preparitaj » al rekono de la misinformado. La mandato de Jair Bolsonaro, kontraŭis « la vakcinojn kaj neis la gravecon de la Kovim-19 », dum Brazilo spertis gravan suferon en la plej grava periodo de la pandemio. « La Brazilanoj komprenis la tutan danĝeron de la misinformado, tiel en la sana kampo, kiel en la politika ».
/image%2F0553642%2F20220930%2Fob_817479_brulas.jpg)
12/08/2020
En Brazilo, Amazonio plu brulas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/en-brazilo-amazonio-plu-brulas.html