/image%2F0553642%2F20220929%2Fob_607b5a_phpesx1ho.jpg)
29/09/1022
Ĉirkaŭ 25 Afganinoj kolektiĝis antaŭ la irana ambasadejo en Kabulo, subtene al la virinoj, kiuj manifestacias en la iranaj urboj de post la morto de Mahsa Amini.
Ĵaŭdon 29an de septembro en Kabulo, la talibanoj disigis per pafoj enaeren kolektiĝon de afganaj virinoj venintaj subteni la Irananinojn, de kiuj ili dividas la lukton.
Manifestacioj okazas ĉiuvespere en Irano de post la 16a de septembro, dato kiam la juna Mahsa Amini mortis, tri tagojn post sia aresto, por kontesti la validajn religiajn leĝojn en la Islama Respubliko, kiel la devigan surhavon de hiĝabo por la virinoj.
« Irano ribelas, nun estas nia vico », « De Kabulo ĝis Irano, diru ne al la diktaturo ! », skandis la manifestaciantinoj, malantaŭ flagrubandoj, kiujn la talibanoj deŝiris el iliaj manoj.
Per krioj « Virino, vivo, libereco » cirkaŭ 25 virinoj, kun fulardo sur la kapo, manifestaciis dum kelkaj minutoj sur la vojo fronte al la Irana ambasadejo, antaŭ ol esti disigitaj per pafoj enaeren fare de talibanoj starantaj antaŭ la konstruaĵo.
La talibanoj ankaŭ provis frapi la manifestaciantinojn per kolbo.
La virinoj, inter kiuj kelkaj kaŝis sian vizaĝon malantaŭ sunokulvitroj kaj kirurgiaj maskoj, plukis pecojn de siaj flagrubandoj por fari de ili paperbulojn kaj ĵeti al la talibanoj, kiuj frontis ilin.
Tiuj ĉi ankaŭ ordonis al ĵurnalistoj, ke ili forviŝu la videojn kaj fotojn de la manifestacio.
Video: Manifestacioj en la modo subtene al la iranaj virinoj
De pli ol du semajnoj, Irano furiozas.
En la mondo, manifestacioj subtene al la virinoj en Irano multobliĝas.
En Argentino, dekoj da personoj kolektiĝis antaŭ al ambasadejo de Irano en Bonaero.
En Novjorko, ĉirkaŭ cent personoj manifestaciis antaŭ la sidejo de la "New York Times". Manifestacio por la rajtoj de la virinoj en Irano, sed ankaŭ por akuzi la ĵurnalon kaj unu raportistinon pro « malklaraj » artikoloj.