/image%2F0553642%2F20220821%2Fob_7e380b_chine-secheresse.png)
21/08/2022
Inter sekeco, varmego, pluvegoj kaj forta vento: la somero 2022 prezentas bildojn de la hodiaŭa klimata perturbo kaj ankaŭ sendube de la morgaŭa en la venontaj jaroj, kiel eksplikas la klimatologo Jean Jouzel.
Dum la ISKŜ (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) anoncis fortajn varmojn, multaj rekordoj estis superitaj ĉi-somere.
Tio estas zorgodona evoluo eksplikas la klimatologo Jean Jouzel.
« Estas nerefuteble, ke la prognozoj faritaj de la ISKŜ antaŭ dudek jaroj montriĝas ĝustaj koncerne la intensigon de la klimataj ekstremoj. La pli intensaj varmaj ondoj, la pli oftecaj torentaj pluvoj, ankaŭ pli intensaj, kion ni spertas hodiaŭ, estis jam anticipitaj de nia scienca komunumo de antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj », li memorigas.
Klimataj eventoj « pli kaj pli intensaj »
Tiu situacio igas pli malfacilaj la prognozojn de tiuj fenomenoj en proksima estonteco. La jaro 2022 estas escepta koncerne la perturbojn, kaj « tiuj ekstremaj eventoj fariĝos pli kaj pli intensaj », alarmas Jean Jouzel. Nuntempe, planedskale, la ondoj de varmoj estas duoble aŭ trioble pli intensaj kaj oftaj ol cent jarojn antaŭen.
Video :
Grava sekeco frapas grandan parton de Ĉinio, en la dense loĝata Orienta Tibeto ĝis la agrikulturaj provincoj, kiuj suferas mankon de trinkebla akvo. Centre de Ĉinio, la plantaĵoj estas fuŝitaj. En Siĉuano, kiu ege dependas de hidroelektro, fabrikantoj de poŝtelefonoj fermis dum 6 tagoj, pro manko de akvo en la baraĵoj.
La prognozoj anoncas altajn temperaturojn kaj foreston de pluvoj dum almenaŭ tri pliaj tagoj, en la provincoj de Ĝjangsuo kaj Anhujo, nord-okcidente de Ŝanhajo, en Ĉongĉingo kaj Siĉuano ĝis oriento de Tibeto.
Kutime, la agrikulturistoj rikoltas la rizon fine de aŭgusto aŭ septembro, sed ili antaŭvidas fini du semajnojn pli frue, ĉar ili antaŭtimas la morton de la kreskaĵoj.
franca :https://www.youtube.com/watch?v=l1b21M7zCig
Angla: https://www.youtube.com/watch?v=2B9N4ERIxjY
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=haY9qxLafis
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=rPlqPGB6X1A
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=oGoGx7YMhgU
/image%2F0553642%2F20220821%2Fob_48ba51_malfrue.jpeg)
05/04/2022
La ISKŜ atentigas nin : ni devas limigi la emisiojn de CO2 ekde nun, male estos tro malfrue
/image%2F0553642%2F20220821%2Fob_3f4dfa_damaghojn.jpg)
30/08/2014
Tutmondo : ISKŜ timas « neinversigeblajn damaĝojn »
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/08/tutmondo-isks-timas-neinversigeblajn-damagojn.html
/image%2F0553642%2F20220821%2Fob_8de093_map-of-china-https-wwwchinadiscoveryco.png)