Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2022 5 19 /08 /août /2022 21:34
ALLISON DINNER / ANADOLU AGENCY / AFP

19/08/2022

En tiu usona ŝtato, abortigi plu estas laŭleĝa ĝis la 15a semajno post la lastaj menstruoj.

Merkredon 17an de aŭgusto, usonaj elektitinoj kritikis severe « militon kontraŭ la virinoj », post kiam apelacia kortumo de Florido konfirmis sian decidon asertante, ke adoleskantino 16-jara, kies gepatroj jam estis mortintaj ne estas « sufiĉe matura » por abortigi.

« Tio estas danĝera kaj terura ekzemplo pri la milito kontraŭ la virinoj fare de Florido », mallaŭdis la demokratia elektitino de tiu Ŝtato sud-oriente de Usono, Lois Frankel, kiu juĝis la decidon « neakceptebla », kaj alvokis « batali por la sano, la sekureco kaj la libereco de la virinoj ». 

Lundon, apelacia kortumo konfirmis la decidon de juĝisto rifuzi la peton de la adoleskantino abortigi. La juĝisto  pretekstis, ke la junulino, kromnomita per la pseŭdonomo « Jane Doe 22-B » ne sukcesis pruvi, ke « ŝi estas sufiĉe matura por decidi finon de sia gravedeco ». « Jane Doe 22-B » gravediĝis nur de dek semajnoj, kiam ŝi esprimis sian peton abortigi. Ĉar siaj gepatroj estas mortintaj, ŝi ne povis akiri la konsenton de almenaŭ unu el ili, kio estas nemalhavebla kondiĉo por la neplenaĝuloj, kiuj deziras abortigi en Florido.

« En kia mondo persono 16-jara estas tro nematura por abortigi, sed sufiĉe matura por gravediĝi kaj kreskigi infanon ? » demandis en Tvitero la demokratia elektitino de Ohio Joyce Beatty, apogita de siaj kolegoj de aliaj Ŝtatoj kiel Bonnie Watson Coleman el Nov-Ĵerzejo kaj Katherine Clark el Masaĉuseco. En la sociaj retoj, ankaŭ la kradvorto #BoycottFlorida (bojkotu Floridon) aperis.

Tiu juĝo intervenas malpli ol du monatojn post la historia returniĝo de la usona Ĉefkortumo, kiu nuligis fine de junio la konstitucian garantion pri la rajto abortigi, kiun ĝi starigis en 1973 per la decido « Roe v. Wade », lasante la usonajn Ŝtatojn libere leĝofari pri la temo.

Dekoj da Ŝtatoj jam profitis ĝin por forigi abortigon, plimulte sen escepto, eĉ okaze de incesto, seksperforto aŭ danĝero por la patrino.                     

25/06/2022

Usono : la Ĉefkortumo nuligas la konstitucian rajton je abortigo, lasante ĉiun Ŝtaton libere malpermesi ĝin aŭ ne

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/usono-la-cefkortumo-nuligas-la-konstitucian-rajton-je-abortigo-lasante-ciun-staton-libere-malpermesi-gin-au-ne.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }