04/08/2022
Dum gazetkunveno, okaze de la tria raporto de UN pri la mondaj konsekvencoj de la milito en Ukrainio, la ĝenerala sekretario de UN kritikis la entreprenojn pri petrolo kaj gaso. Ili riproĉas ilin « groteskan monavidecon ».
« Estas malmorale, ke la kompanioj pri petrolo kaj gaso enkasigu rekordajn profitojn el tiu energia krizo, malprofite al la plej malriĉaj personoj kaj komunumoj, kaj kaŭzas enorman damaĝon al la klimato.
La sumitaj profitoj de la plej grandaj energiaj kompanioj dum la unua ĉi-jara jarkvarono atingas preskaŭ 100 miliardojn da dolaroj.
Mi petas de ĉiuj registaroj, ke ili impostu tiujn ekscesajn profitojn kaj uzadu tiun monon por subteni la plej vundeblajn personojn en tiuj malfacilaj tempoj », deklaris la ĝenerala sekretario de UN en Novjorko merkredon 3an de aŭgusto.
Tiu raporto priatentas precize la energian krizon, kiu frapas la familiojn kaj la entreprenojn de multaj landoj.
Ĝi mencias interalie, ke de nun ĝis la fino de 2022, 345 milionoj da personoj povus sperti situacion de nutrada malsekureco en 82 landoj, nome 47 milionoj pliaj pro tiu milito.
La britaj entreprenoj BP kaj Shell aŭ la franca Total registris rekordajn profitojn dum la dua jarkvarono 2022, ĉiu enkasigante inter 5 kaj pli ol 9 miliardojn da dolaroj.
franca: https://www.youtube.com/watch?v=6YbXiXTvUg:
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=E_IVkQBvFTA
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=M393iR6heDI
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=LH0ndOJ3ggM
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=ktGdUv_0JIc
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=ZwydGB4L1DM
22/03/2022
Ukrainio : la unuaj konsekvencoj de la milito jam estas senteblaj norde de Afriko
17/03/2022
Milito en Ukrainio : la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj alarmas kontraŭ « uragano de malsato » en la mondo
09/03/2022
Klimato : nova rekordo de emisioj de CO2 en 2021
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/klimato-nova-rekordo-de-emisioj-de-co2-en-2021.html