Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 août 2022 6 27 /08 /août /2022 21:15
AP - Alastair Grant

27/08/2022

En Unuiĝinta Reĝlando, la energiaj prezoj plu altiĝas. Ekde oktobro, modesta familio pagos po pli ol 4 000 eŭrojn jare, kio reprezentas altiĝon de 80% kompare kun lasta revizio de la prezlimigo en aprilo. La kampanjo « Don't Pay » ("Ne Pagu"), kiu rekomendas pagstrikon de la fakturoj, organizis vendredon 26an de aŭgusto vespere manifestacion antaŭ la sidejo de la energia administranto.

« Fraŭlina patrino de du infanoj, plentempa salajrulino, Una partoprenis la manifestacion en Londono, vendredon 26an de aŭgusto, kontraŭ la altiĝo de la energiaj prezoj. Ŝi antaŭvidas nuligi la aŭtomatan pagon de sia provizanto. Ŝi esperas konvinki aliajn imiti ŝin ».

« Ni ja devas batali, sed ĉiaokaze mi ne kapablas pagi. Jam nun, mi malfacile pagas miajn fakturojn… Mi pagas po 80 pudojn monate, se tio altiĝos ĝis 80%, tio atingos po 140 pundojn monate ! »

« Pro tiu altiĝo, la fakturoj fine triobliĝos en malpli ol jaro kaj duono. Unuafoje James manifestacias. Li venis kun siaj okdekjaraĝaj gepatroj. »

« Mi ege timas por la venonta vintro. Ni ne uzas hejtilon, ĉar ni estas en somero, sed niaj fakturoj estas tre altaj, po ĉirkaŭ 170 pundoj monate. Kvankam ni nenion ŝaltas, niaj ĉiutagaj elspezoj atingas po 19 centimojn tage. Milionoj da homoj ne kapablos pagi. »

« Busola, unu el la organizantoj, iom elreviĝis vidante, ke nur cento de personoj partoprenis. Sed li ĉefe koleras kontraŭ la registaro kaj la administranto. »

« Tio estas naŭzema ! Kiel eblas, ke iuj povas decidi, ĉu homoj meritas aŭ ne havi varmajn manĝaĵojn, hejtadon hejme, funkciantan lumon ? Tio estas malriĉeco, kaj estu abolita. Se ni estas sufiĉe multnombraj, ni povas ŝanĝi la aferon »

Pli ol cent dudek  mil personoj jam engaĝiĝis ne plu pagi siajn fakturojn ekde la 1a de oktobro.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }