Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2022 2 09 /08 /août /2022 16:10

09/08/2022

La 19an de julio, la ukrainia parlamento adoptis la leĝprojekton 5371, kiu abolas la laborrajtojn por 94% el la ukrainiaj laboristoj.

Tiu leĝo enkondukas ekstreman liberigon de la laborrilatoj. Ĝi diskriminacias la dungitojn de ĉiuj malgrandegaj, malgrandaj kaj averaĝaj entreprenoj, kaj senigas ilin je sindikata kaj laborprotektado.

De du jaroj, la ukrainiaj sindikatoj vigle kontraŭas la promocion de tiu kontraŭlaborista projekto. Malgraŭ la multnombraj avertoj de la Internacia Sindikata Konfederacio, de la Eŭropa Konfederacio de la Sindikatoj, kaj la Internacia Organizaĵo de Laboro koncerne la nekongruecon de tiu leĝprojekto kun la principoj kaj normoj de la eŭropa leĝaro, malgraŭ la konvencioj de la IOL kaj la konkludoj de la sciencistoj kaj spertuloj, la ukrainia parlamento adoptis ĝin.

Inter la konsekvencoj de la adopto de tia leĝo, estos amasa malobservado de la laboristaj rajtoj kaj novaj foriroj el Ukrainio de parto el la plej kvalifikita aktiva loĝantaro.

La situacio estas komplikita de la sanga milito decidita de la rusia agresanto kontraŭ la ukrainia popolo.              

Retmesaĝo:

Mi alvokas la prezidenton de Ukrainio, ke li protektu la rajtojn kaj garantiojn de la laboro por la ukrainiaj civitanoj kaj metu sian vetoon al la leĝprojekto n° 5371, ĉar ĝi ne kongruas kun la Konstitucio de Ukrainio kaj la devigoj de Ukrainio al eŭropa integriĝo, al internaciaj labornormoj, kaj prezentas multajn minacojn por la dungitoj.    

Partnerece kun la Federacio de la Sindikatoj de Ukrainio (FPU)

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }