Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2022 1 29 /08 /août /2022 21:02
KENAN AL-DREANI/SHAAM NEWS NETWORK/HANDOUT/REUTERS

29/08/2022

Bildo: Daraja, 17a de septembro 2012

Raporto de la Syrian British Consortium dokumentis la mortigan ofensivon kondukitan de la fortoj fidelaj al Baŝar El-Asad en aŭgusto 2012 en la urbo Daraja, influloko de la opozicio al la reĝimo. Ĝi okazigis la morton de pli ol 700 personoj, inter kiuj multaj civiluloj konscie pafmortigitaj.      

La 25an de aŭgusto, la "Syrian British Consortium" (SBC), premgrupo fondita de Sirianoj en Unuiĝinta Reĝando, publikigis « la unuan enketon, kiu dokumentas la detalojn de la masakro de Daraja », dek jarojn post la faktoj, skribas la siria opozicia retejo Eab Baladi.

En aŭgusto 2012, la urbo Daraja, situanta en la sud-okcidenta ĉirkaŭurbo de Damasko, estas unu el la ĉefaj ribelaj lokoj kontraŭ la reganta potenco. Por subpremi ĝin, la reĝimo de Baŝar El-Asad senbride furiozas.     

Post pluraj tagoj da « sendistingaj » bombadoj kontraŭ la civiluloj, kiuj komenciĝis la 20an de aŭgusto, la fortoj fidelaj al la reĝimo eniras en Darajan la 24an de aŭgusto, « plenumas multajn masakrojn kaj amasajn ekzekutojn.» Ili arestas dekojn da personoj post la retreto de la siria libera armeo, memorigas Enab Baladi. En kelkaj tagoj, pli ol 700 personoj estas mortigitaj.

 

« Sistemaj masakroj »

Rezulto de pli ol du jaroj da esplorado kaj multaj atestoj de pluvivantoj kaj personoj, kiuj ĉeestis la faktojn, tiu enketo havas gravan juran valoron, eksplikas la opozicia retejo.

Laŭ la respondeculo de la SBC, Haïtham Al-Hamoui, tiu enketo liveras pruvojn pri la « mekanismoj de tiu sistema masakro, kiu ĉefe celis la civilulojn », kaj ankaŭ « gravajn indicojn » koncerne la partojn, kiuj partoprenis.  

Efektive, la raporto akuzas krom la teruran kvaran divizion de la siria armeo, estritan de Maher El-Assad, frato de la siria prezidento, « proksime de Irano » : la respublikan gvardion kaj la spionservojn de la aerarmeo ; sed ankaŭ ŝabiha, grupojn de armitaj civiluloj, kiuj agadis nome de El-Asad, « kun la subteno de la libana Hezbollah kaj iranaj milicoj ».

La SBC transmetos la konkludojn de tiu enketo al la organismo de Unuiĝintaj Nacioj nomata « Internacia mekanismo senpartieca kaj sendependa por Sirio (MIII) », taskita faciligi la enketojn pri la plej gravaj malobservoj de la internacia juro plenumintaj en Sirio de post marto 2011, dato de la ribela komenciĝo kontraŭ la reĝimo de Baŝar El-Asad, kaj helpi juĝon de la kulpaj personoj.

La siria konflikto okazigis pli ol duon-milionon da mortintoj, kaj kaŭzis la ekzilan delokigon de duono el la loĝantoj.                     

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

03/04/2021

Rusaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }