Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2022 1 22 /08 /août /2022 21:35
Feline Lim/Reuters

22/08/2022

Bildo: Aktivuloj kolektiĝas por protesti kontraŭ la artikolo 377A de la punkodo de Singapuro, kiu kriminaligas « ĉian maldecaĵon kun alia virseksa persono ».   

La singapura registaro intencas baldaŭ nuligi leĝon, kiu datumas de la kolonia epoko, kaj kiu kriminaligas la seksajn rilatojn inter viroj, anoncis la Ĉefministro Lee Hsien Loong dimanĉon 21an de aŭgusto.

« La registaro nuligos la leĝon kaj malkriminaligos la seksajn rilatojn inter viroj. Mi opinias, ke tio estas juste farinda, kaj ke la Singapuranoj nun akceptas tion », li aldonis en parolado.

La Ĉefministro opiniis, ke la situacio ŝanĝiĝis kompare kun 2007, kiam la aŭtoritatoj decidis konservi tiun leĝon.

La samseksemuloj « estas nun multe pli abone akceptataj », en Singapuro, li subskribis. La nuligo de la leĝo « kongruos kun la evoluo de la mensoj », opiniis Lee Hsien Loong.       

La leĝo, kiu estas postrestaĵo de la brita kolonia reĝimo, antaŭvidas maksimuman punon de du jaroj da malliberejo pro samseksemaĵoj inter viroj.

Fakte, tiu leĝo ne estas aplikata, sed la defendantoj pri rajtoj de samseksemuloj asertas, ke ĝi plu senigas la membrojn de la geja komunumo je iliaj rajtoj, malgraŭ la pli kaj pli moderna kulturo de la urboŝtato. La Ĉefministro tamen precizigis, ke li tamen plu « defendos » la ideon, ke edziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }