Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 août 2022 7 14 /08 /août /2022 21:21
Flickr / CC BY-NC 2.0 / Water Alternatives Fotoj

14/08/2022

Pli ol 755 000 personoj estis delokitaj ĉi-jare ene de la lando, kio taksas ĝis miliono la nombron de delokitoj de post januaro 2021.

En Somalio, sekeco atingis senprecedencan nivelon kaj okazigis milionon da delokitaj personoj, alarmis ĵaŭdon Unuiĝintaj Nacioj kaj la Norvegia Konsilio por rifuĝintoj (NKR).

Pli ol 755 000 personoj estis delokitaj ĉi-jare ene de la lando pro la grava sekeco, kiu frapas la Afrikan kornon, laŭ la Alta komisiito de UN por la rifuĝintoj (AKRUN) kaj la NKR. Tio sumas ĝis miliono la totalan nombron de delokitoj de post januaro 2021, dato de la komenciĝo de tiu terura sekeco.

« Tiu limo de miliono da personoj estas enorma alarmsignalo », deklaris la direktoro de la NKR en Somalio, Mohamed Abdi, citita en komunikaĵo. Malsatego minacas nun la tutan landon. « Ni pli kaj pli vidas familiojn truditajn tute forlasi, ĉar en iliaj vilaĝoj plu estas nek akvo nek nutraĵoj. Urĝas altigi la helpan financadon male estos tro malfrue », li aldonis.

De antaŭ du jaroj, Somalio spertas historian periodon de sekeco, kiu ne okazis de antaŭ 40 jaroj, laŭ ambaŭ organizaĵoj.

 

Helpo de UN ĝis 9,5 milionoj da dolaroj

La nombro de personoj, kiuj suferas de tre alta nutrada malsekureco pasos de 5 milionoj ĝis 7 milionoj en la venontaj monatoj. Tiu situacio estas pligravigita de la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo kaj la prezaltiĝo de la nutraĵoj pro la konflikto en Ukrainio. La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) menciis pasintan semajnon, ke la malsatego riskas instaliĝi en ok somaliaj regionoj de nun ĝis septembro, se la malbonaj rikoltoj kaj la malaltiĝo de la besta produktado ĝeneraliĝas, se la prezoj de la ĉefaj bazaj produktaĵoj plu altiĝas, kaj se la humanitara helpo ne sukcesas atingi la plej vundeblajn.

« La situacio en Somalio jam estis unu el la plej sub-financitaj antaŭ tiu lasta krizo. Kvankam ni kaj niaj partneroj faras kiel eble por respondi al la situacio, niaj resursoj estas tutsimple nesufiĉaj », menciis la reprezentantoj de la AKRUN en Somalio, Magatte Guisse.

En januaro, la AKRUN anoncis, ke ĝi bezonas pri 46,6 milionoj da dolaroj por helpi 1,5 milionon da internaj delokitoj, rifuĝintoj kaj membroj de la akceptaj komunumoj tuŝataj de la sekeco en Etiopio, Kenjo kaj Somalio. El tiu sumo, 9,5 milionoj estas dediĉitaj al la programoj en Somalio.     

11/05/2022

Korno de Afriko : la sekeco minacas 20 milionojn da personoj je nutrada malsekureco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/korno-de-afriko-la-sekeco-minacas-20-milionojn-da-personoj-je-nutrada-malsekureco.html

17/03/2022

Milito en Ukrainio : la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj alarmas kontraŭ « uragano de malsato » en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-cefo-de-unuigintaj-nacioj-alarmas-kontrau-uragano-de-malsato-en-la-mondo.html

01/03/2022

La lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estas « maparo pri la homa sufero »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/la-lasta-raporto-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-pri-la-klimato-estas-maparo-pri-la-homa-sufero.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }