30/08/2022
Pakistano spertas mortigajn inundojn, kaj la ligo kun la klimata plivarmiĝo ŝajnas probabla. Kaj tio fakte estas problemo en tuta Azio, kiu eĉ pli ol Eŭropo, ĵus spertis katastrofan someron.
Oceano da kota akvo ĝis la horizonto : jen al kio similas hodiaŭ granda parto de Pakistano, proprasence sub la akvoj, aparte en la suda provinco Sindo, ĉirkaŭ Karaŝo. La ĉefministro Shehbaz Sharif asertas, ke tiuj inundoj estas la plej gravaj de antaŭ 30 jaroj, eĉ plej detruaj ol tiuj de 2010, kiuj restas en la memoro de la Pakistananoj.
El la 220 milionoj da loĝantoj de la lando, pli ol 30 milionoj estas tuŝataj, unu loĝanto el sep. Miliono da domoj estis detruitaj kaj la bilanco de 1 060 mortintoj sendube pligraviĝos.
Des pli, ke la riverego Induso minacas eliri el sia lito. La sukuraj operacoj estas tre malfacile realigeblaj, ĉar neniu areo de alteriĝo eblas en tiuj regionoj tute inunditaj.
Laŭ la pakistanaj publikaj potencoj, la ligo kun la klimata plivarmiĝo estas eksterduba. Tiuj diluvaj pluvoj fakte daŭras de pli ol du monatoj. Tiujn rekordajn pluvojn kaŭzas samtempe intensega musono, kaj ankaŭ la fandiĝo de la glaĉeroj en Himalajo, kiu estigas superbordiĝon de la riveroj. Tio sendube ne pliboniĝos en la venontaj jaroj: Pakistano estas konsiderata kiel unu el la ok landoj de la mondo plej submetitaj al ekstremaj meteologiaj fenomenoj.
Senprecedenca sekeco en Ĉinio.
Ĉinio, la alia giganto de Azio, inverse estas viktimo de senprecedenca sekeco. La lando ĵus spertis du monatojn da historia varmego, la plej grava de antaŭ 60 jaroj, do fakte la plej grava de post la ekzistado de fidindaj meteologiaj registraĵoj en la lando. Duono el la lando estas tuŝata, de la montara regiono de Tibeto ĝis marbordaj areoj oriente de la lando, la ekonomia pulmo de Ĉinio.
Ankaŭ ĉi tie, la bildoj estas impresaj, sed alimaniere: fenditaj grundoj, sekiĝintaj lagoj, riveroj transformitaj en flueton. La celebra riverego Jangzio estas ege malalta. La temperaturoj atingis 45°C en aŭgusto en kelkaj urboj.
La ĉefaj konsekvencoj estas el du kategorioj, unue al la rikoltoj de maizo, rizo, sojo, kulturoj kiuj necesigas multe da akvo ; poste al la produktado de elektro, kiu en Ĉinio multe dependas de la hidraŭlika energio. Pluraj urboj jam starigis elektrajn porciumadojn kaj limigojn de la publika prilumado. Kelkaj uzinoj de autkonstruado estas fermitaj ĝis nedifinita dato. Ankaŭ ĉi tie, same kiel en Pakistano, tio sendube estas nur komenciĝo: la manko de akvo anonciĝas kiel kriza problemo en Ĉinio en la venontaj jaroj.
Konsekvencoj por la tutmonda ekonomio
Fakte, tuta Azio ĵus spertis do katastrofan someron, eĉ pli gravan ol en Eŭropo. La ekzemploj abundas: la manko de akvo estas kriza ankaŭ en Centra Azio, ezemple en Taĝikio. Dum en Ekstrem-Oriento, Japanio spertis komence de somero rekordajn temperaturojn post pluvsezono senprecedence mallonga. Ankaŭ ĉi tie, necesis porciumi elektron. Tiu klimata situacio en Azio sendube havos ĉenajn efikojn por la tuta planedo. Ekzemple, se Ĉinio, manke de sufiĉaj rikoltoj, estas devigata importi rizon kaj sojon, la tuta monda merkato estos malstabiligita.
28/08/2022
Pakistano : pli ol 1 000 mortintoj en la inundoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/pakistano-pli-ol-1-000-mortintoj-en-la-inundoj.html
24/08/2022
Ĉinio: rikoltoj estas endanĝerigitaj post historia somera varmego
13/01/2020
Klimata varmiĝo: la vegetaĵaro floras sur la flankoj de Himalajo