Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2022 7 28 /08 /août /2022 21:28

28/08/2022

La lando suferas mortigajn inundojn pro la musonaj pluvoj, kiuj komenciĝis en junio. Dimanĉon, la bilanco superis mil mortintojn.

Kelkaj aŭtoritatuloj komparas tiujn inundojn al tiuj, kiuj okazis en 2010 kaj  mortigis pli ol 2 000 personojn. La bilanco pri homaj damaĝoj kaŭzitaj de la inundoj, kiuj detruas Pakistanon de post junio pligraviĝis tiun dimanĉon 28an de aŭgusto.

La inundoj kaŭzataj de la musonaj pluvoj, kiuj komenciĝis en junio superas la nombron de 1 000 mortintoj en Pakistano, laŭ la lasta bilanco publikigita dimanĉon fare de la Nacia Aŭtoritato pri katastrofoj.

Dum la lastaj 24 horoj, 119 personoj mortis, kio sumas ĝis 1 033 personoj, dum fortaj pluvoj daŭris dimanĉon en kelkaj partoj de la lando.

Pli ol 33 milionoj da loĝantoj, kio reprezentas unu pakistanon el sep, estis tuŝataj de la inundoj, kaj preskaŭ miliono da domoj estis detruitaj aŭ grave damaĝitaj, laŭ la registaro.

 

Inundoj parte kaŭzitaj de la klimata perturbo

La musono, kiu daŭras kutime de junio ĝis septembro estas esenca por la irigacio de la plantaĵoj kaj por restarigi la resursojn je akvo de la hinda sub-kontinento. Sed ĝi ankaŭ estigas dramojn kaj detruaĵojn.

Laŭ la aŭtoritatoj, tiuj inundoj kompareblas kun tiuj de 2010, jaro kiam 2 000 personoj estis mortigitaj kaj preskaŭ kvinono el la lando estis subakvigitaj de la pluvoj.

La pakistanaj aŭtoritatoj atribuas tiujn detruajn inundojn al la klimata ŝanĝiĝo asertante, ke Pakistano nejuste suferas pri la konsekvencoj de la mediaj nerespondecaj praktikoj aliloke en la mondo.

Tamen, la aŭtoritatoj havas sian parton de respondeco en la okazintaj damaĝoj. Koruptado kaj urbanizaj programoj malbone ellaboritaj kondukis al starigo de konstruaĵoj en inundeblaj areoj.

Pakistano estas aparte vundebla fronte al la klimata perturbo. Ĝi figuras je la 8a rango inter la landoj plej minacitaj de la ekstremaj meteologiaj fenomenoj, laŭ studaĵo de la NeRegistara Organizaĵo Germanwatch.

Tiuj inundoj okazas je la plej malbona momento por Pakistano, kies ekonomio kolapsas, kaj kiu spertas profundan politikan krizon de post la eksigo de la Ĉefministro Imran Khan en aprilo pro mocio de demisio en la Nacia asembleo.

27/07/2021

Klimato : du regionoj de la planedo estas ekde nun tro varmaj kaj neloĝeblaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/klimato-du-regionoj-de-la-planedo-estas-ekde-nun-tro-varmaj-kaj-nelogeblaj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }