Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2022 1 08 /08 /août /2022 21:14
ALEXANDER ERMOCHENKO, REUTERS

08/08/2022

Antonio Guterres, ĉeestanta en Japanio, postulis ĉi-lundon la finon de la atakoj kontraŭ la atomcentralo de Zaporiĵo, kaj esprimis sian deziron, ke la Internacia Agentejo pri atomenergio (IAAE) povu atingi ĝin.

La situacio estas maltrankviliga. Ĉi-lundon, okaze de la gazetkunveno en Tokio, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj esprimiĝis pri la militaj operacoj ĉirkaŭ la nuklea centralo de Zaporiĵo en Ukrainio, kiuj okazas de post pasinta semajnfino.

« Ĉiu atako kontraŭ nukleaj centraloj estas memmortigaĵo », ekparolis Antonio Guterres. « Mi esperas, ke tiuj atakoj finiĝos. Samtempe, mi esperas, ke la IAAE povos atingi la centralon » de Zaporiĵo, la plej granda de Eŭropo. De post vendredo, ĝi estas scenejo de bombadoj, pri kiuj rusiaj kaj Ukrainiaj batalantoj akuzas sin reciproke, li aldonis. Ĝis nun, Ukrainio forĵetis la petojn, ke IAAE vizitu la centralon time, ke tio legitimu la rusian okupacion de la loko.

 

La homaro « ludas per ŝargita pistolo »

De semajno, la ĝenerala sekretario de UN senĉese maltrankviliĝas pro la nukleaj riskoj kontraŭ la homaro. « Nur « miskompreno » aŭ « juĝeraro » sufiĉus por konduki al « nuklea neniigo », li alarmis la 1an de aŭgusto en parolado en Novjorko.

La 6an de aŭgusto, okaze de la 77-a datreveno de la atombombado de Hiroŝimo li opiniis, ke la homaro ludas « per ŝargita pistolo » en kuntesto de la nunaj krizoj kun nukleaj implicoj.

Pasintan sabaton, la Internacia Agentejo pri atomenergio juĝis « pli kaj pli alarmaj » la informojn venantajn de la nuklea centralo de Zaporiĵo, la plej granda de Eŭropo, tagon post proksimaj frapoj.

« Mi kondamnas ĉiun perforton plenumintan ene aŭ ĉirkaŭ » la centralo kaj kontraŭ ties personaro, deklaris la ĝenerala sekretario de la IAAE, Rafael Grossi.

Ĉiu « milita fakto, kiu minacas la sekurecon kaj sendanĝerecon » de la centralo, estas « plene neakceptebla kaj estu je ĉia prezo evitata », li admonis.

La Rusioj ekkaptis la centralon de Zaporiĵo pasintan marton, riske de grava nuklea akcidento, pafante al la konstruaĵo.             

07/08/2021

Aŭgusto 1945 : « la civilizacio atingas sian lastan gradon de nehumaneco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/augusto-1945-la-civilizacio-atingas-sian-lastan-gradon-de-nehumaneco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }