Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2022 2 16 /08 /août /2022 21:44
Aleksander Nemenov/AFP

16/08/2022

Laŭ du trupunuoj ĉeestantaj en Donbaso, la rusia armeo enkalkulas pli ol 378 soldatojn, kiuj rifuzas batali en Ukrainio. Unu el ili, enkarcerigita kaj poste rekrutigita ĉe la grupo Wagner, sukcesis komuniki per telefono kun sia patro.

Li rezignis kaj rifuzis batali pli longe en Ukrainio. Juri 26-jara, estas militisto en trupunuo bazita en Saĥaleno, en rusia Ekstrem-Oriento.

Lia bataliono engaĝiĝis en Ukrainio kaj partoprenis la batalon de Izjum de la 7a de marto ĝis la 1a de aprilo. Du monatojn poste, en junio, la rusia soldato kontestas kaj ne plu volas batali. Li tiam estas tuj arestita, kun aliaj soldatoj same militrifuzantoj, kaj enkarcerigita en malliberejo en la regiono Luhansko.

Iam, li sukcesas atingi sian patron per telefono.

« Mia filo parolis al mi pri torturo, ili diris ke ili estis torturitaj. Tion, mi jam komprenis, parolante kun la gepatroj de aliaj militistoj », rakontas Maksim, 50-jara.            

Laŭ tio, kion raportis Juri, la militrifuzantoj estas regule frapitaj, katenitaj sur la planko. Estis ankaŭ ŝajnigaj ekzekutoj. « Ili fine estas sekrete translokitaj unu post la alia al nekonataj lokoj, asertas la patro de la soldato. Kial ? Tial, ke ili nenion povu rakonti pri tio, kio okazas en la malliberejoj. »

« Ili ne estas resenditaj al la trupunuoj, kie ili antaŭe militservis, se al specialaj trupunuoj, en frontzonoj, kie la armeo suferas la plej grandan nombron de viktimoj. Ili ne volas laŭ mi, ke ili elturniĝu vivantaj. »

La antaŭeniroj de la rusia armeo en Donbaso estas malrapidaj kaj multekostaj. La trupunuoj penas rekrutigi batalantojn, des pli ke dizertoj kaj militrifuzoj multobliĝas en la trupoj.

Laŭ sia patro, Juri estis kondukita al la malliberejo de Perevalsk, apud Luhansko. « Tiam, la homoj de la grupo Wagner asertis, ke ili bezonas lin, raportas Maksim. Li ne povis rifuzi, li do foriris. »

 

Pli ol 378 militrifuzantaj soldatoj

La patro de Juri iris ĝis Ukrainio, provante retrovi sian filon. Sen granda espero. « Mi trovis la kontakton de unu el la militaj komandantoj. Mi iros vidi lin morgaŭ por paroli al li, sed mi antaŭscias kion li diros al mi, ĉar mi ne estas la unua persono, kiu renkontis lin », bedaŭras Maksim.     

Kiom estas tuj militrifuzantoj ? Pluraj centoj, eble miloj. En junio kaj julio, du trupunuoj ĉeestantaj en la ukrainia Donbaso, la 205-a brigado de kamionaj fuzilieroj kaj la 11-a aertransportita sturmbrigado, menciis pli ol 378 soldatojn, kiuj rifuzas plu batali en Ukrainio.

11/03/2022

Rusio : manifestaciantoj arestitaj kaj torturitaj, justico silentigita… Jen la dua milito de Vladimir Putin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/rusio-manifestaciantoj-arestitaj-kaj-torturitaj-justico-silentigita-jen-la-dua-milito-de-vladimir-putin.html

07/03/2022

Milito en Ukrainio : perforta represio en Moskvo dum kontraŭmilitaj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-perforta-represio-en-moskvo-dum-kontraumilitaj-manifestacioj.html

05/03/2022

Rusio plifortigas la represion kontraŭ la opoziciantoj al la milito kaj kontraŭ la amaskomunikiloj, dum invado de Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/rusio-plifortigas-la-represion-kontrau-la-opoziciantoj-al-la-milito-kaj-kontrau-la-amaskomunikiloj-dum-invado-de-ukrainio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }