Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2022 5 05 /08 /août /2022 21:31

05/08/2022

Ĉu la ukrainiaj fortoj endanĝerigas la civilulojn instalante militbazojn aŭ uzante armilajn sistemojn en loĝataj zonoj, inter kiuj lernejoj kaj malsanulejoj ? Tion asertas Internacia Amnestio en raporto publikigita ĵaŭdon 4an de aŭgusto, kio kaŭzas la koleron de Volodimir Zelenskij.

La NeRegistara Organizaĵo elvokas multajn kazojn, dum kiuj la ukrainiaj fortoj ŝajne malobservadis la militleĝojn, operaciante en loĝataj areoj. La raporto baziĝas sur enketoj kondukitaj inter aprilo kaj julio en la regionoj Ĥarkivo, Donbaso kaj Mikolajvo. Amnestio eksplikas, ke ĝi inspektis la areojn de frapoj, pridemandis viktimojn kaj atestantojn. La organizaĵo uzadis satelitajn bildojn kaj analizojn de armiloj. Ĝi asertas, ke la ukrainaj fortoj instaliĝis en civilaj konstruaĵoj de 19 urboj aŭ vilaĝoj. Laŭ Amnestio, plejparte el tiuj loĝataj zonoj troviĝis kilometrojn for de la frontlinio. La ukrainiaj soldatoj havus eblecon instaliĝi aliloke, malproksime de loĝataj sektoroj. Fine la soldatoj ŝajne ne petis de la civiluloj, ke ili evakuu la lokojn.   

La raporto ne klare mencias, ĉu ekzistas volo de la ukrainia armeo miksiĝi kun la loĝantoj. Pluraj atestoj cititaj de Amnestio lasas prefere opinii, ke la ukrainaj soldatoj agadis ne prizorgante la civilulojn. Uzante ekzemple malsanulejojn por proviziumi, transformante ilin fakte en militajn bazojn. La lernejoj uzitaj de la armeo estas fermitaj de la komenco de la konflikto. Sed plejparte de tiuj konstruaĵoj troviĝas proksime de civilaj zonoj.

 

Risko inversigi la kulpojn

La ukrainia prezidento akuzas Internacian Amnestion, ke ĝi transmetas la kulpecon de la agresanto al la viktimo. Laŭ Volodimir Zelenskij, la organizaĵo provas senkulpigi la rusian terorisman Ŝtaton. Iom pli frue la ĉefo de la ukrainia diplomatio Dmitro Kuleba indignis pro la konkludoj de la raporto. Tiun koleron, dividas konsilisto de la ukrainia prezidenteco, laŭ kiu Amnestio partoprenas al kampanjo de « misinformado kaj propagando » je la servo de la argumentoj de la Kremlo.           

La Kremlo povus kompreneble ekspluati tiun raporton kaj uzi ĝin por nutradi sian propagandon. Sed Amnestio ankaŭ memorigas, ke multaj rusiaj frapoj estis kondukitaj sendistinge. La NRO konkludas aliparte, ke Rusio ja kulpis en kelkaj kazoj pri militkrimoj.       

10/05/2022

Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/kontrolado.milito-en-ukrainio-la-washington-post-malfermas-platformon-de-autentigitaj-videoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }