Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2022 1 01 /08 /août /2022 17:26
Aïda Delpuech / Reporterre

01/08/2022

Bildo: Tio, kio restas de la fonto Ras el Ain, kiu ebligis antaŭe irigacii la tutan palmejon.

En Tunizio, la sekeco okazigas gravajn damaĝojn, la oazo de Tozer estas minacita je malapero.

Aĝa je 4 000 jaroj, tiu loko ebligas al la lokaj loĝantoj vivteni sin.  

Tiu loko en Tunizio, kiu ekzistas de 4 000 jaroj estas historia. La sekeco estas la kaŭzo de ĝia ebla malapero, kaj kelkaj fontoj de naturaj akvoj jam malaperis.

« Ĉi tie estis pli ol 100 naturaj fontoj. (…) En tiu loko, kiu reprezentis la identecon de Tozer, ni vidas nun sekecon kaj aridecon », malĝojas Yasin Barani, geografo.

La abunda rivero, kiu ĉeestis tridek jarojn antaŭen, lasis la lokon al malgrandega akvo-flueto.

 

La akvo estas pumpita el la subgrundaj tavoloj

Por fronti sekecon, kiu pliintensiĝas, kaj la pli kaj pli gravan mankon de akvo, la akvumado de la grandega arbaro de palmoj estas efektivigita per pumpado de la subgrundoj.

Multaj agrikulturistoj elektis konstrui puton en sia ĝardeno, kio elĉerpas la subgrundajn tavolojn.

La loĝantoj, kiuj vivtenas sin per la kulturo de daktiloj estas devigataj priatenti la rezervejojn de akvo, kiuj rapide malpliiĝas.   

Ankaŭ turismo, alia financa resurso de Tozer, konsumas multe da akvo, pro ekzemple la naĝejoj de la hoteloj.   

07/06/2022

Klimato : Sirio kaj Irako estas grave tuŝitaj de drasta sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/klimato-sirio-kaj-irako-estas-grave-tusitaj-de-drasta-sekeco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }