20/08/2022
En 2014, 43 studentoj estis mortigitaj kaj bruligitaj en rubejo pro neklaraj kialoj. Ĵaŭdon, oficiala raporto menciis, ke meksikaj militistoj havas parton de kulpeco en tiu krimo.
La meksika justico ordonis, vendredon 19an de aŭgusto areston de la ĝenerala eks-prokuroro de la lando kaj de 64 policistoj kaj militistoj pro la malaperigo de 43 studentoj de la lernejo pri formado de instruistoj de Ayotzinapa. Tio okazas tagon post la publikigado de raporto de oficiala komisiono, kiu kvalifikis tiun aferon « ŝtata krimo ».
Vendredon vespere, la ĝenerala eks-prokuroro Jesus Murillo Karam estis arestita en sia hejmo de Meksikurbo pro « trudita malaperigo, torturo kaj delikto kontraŭ la justica administracio ». Li ne manifestis opozicion, raportis la prokuroraro en komunikaĵo.
La prokuroraro anoncis poste, ke arest-mandatoj estis lanĉitaj kontraŭ 20 armeanoj, 44 policistoj kaj kvin funkciuloj pro ilia suspektata impliko en tiun aferon, kiu tiam profunde ŝokis en Meksiko kaj eksterlande. Ili ĉiuj estas serĉataj pro « organiza krimo, trudita malaperigo, torturoj, hommortigo kaj deliktoj kontraŭ la justica administracio ».
Kulpeco de la meksikaj militistoj
Dum la nokto de la 26a ĝis la 27a de septembro 2014, grupo de studentoj de la lernejo pri formado de instruistoj de Ayotzinapa, en la suda Ŝtato Gerero, iris ĝis la proksima urbo Iguala por rekvizicii busojn intence atingi Meksikurbon okaze de manifestacio.
Laŭ la enketo, 42 junuloj estis arestitaj de la polico kunkune kun la kriminala grupo "Guerreros Unidos". Ili poste estis mortigitaj per kugloj kaj bruligitaj en rubejo pro kialoj, kiuj plu estas neklaraj. Nur la restaĵoj de tri el ili estis identigitaj.
Pasintan ĵaŭdon, oficiala raporto publikigita de la Komisiono por la vero de Ayotzinapa fondita de la prezidento de Meksiko, Manuel Lopez Obrador opiniis, ke meksikaj militistoj havas parton de kulpeco en tiu krimo.
Pruvoj ŝajne estis falsigitaj
« Institucia agado ne estis kreditigita, sed ekzistis klara kulpeco de elementoj de la armeo », deklaris la sub-sekretario pri Internaj aferoj Alejandro Encinas, dum la publika prezentado de la raporto, sen precizigi, ĉu tiuj « elementoj » plu estas aktivaj. Li plurfoje kvalifikis la aferon Ayotzinapa « ŝtata krimo ».
Alia komisiono, la "Interfaka grupo de sendependaj spertuloj" (IGSS), kiu estis kreita nome de akordo inter la registaro Peña Nieto kaj La "Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj" (IKHR), asertas siaflanke, ke militistoj falsigis pruvojn trovitajn en la rubejo, kie la korpoj estis bruligitaj.
Unua oficiala enketo, kondukita de la ĝenerala eks-prokuroro Jesus Murillo Karam, kaj kies konkludoj estis forpuŝitaj de la familioj de la viktimoj kaj de la sendependaj spertuloj, atribuis siaflanke neniun kulpecon al la militistoj. Tiu versio akuzis kartelon de narkoŝakristoj, kiu ordonis mortigi la studentojn, ĉar ĝi rigardis ilin kiel rivalan bandon.
/image%2F0553642%2F20220820%2Fob_62646c_mexique-une-nouvelle-fosse-commune-348.jpg)
/image%2F0553642%2F20220820%2Fob_b29781_studentoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20220820%2Fob_e912ca_malaperintaj-studentoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20220820%2Fob_1fca51_raporto.jpg)