Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 août 2022 1 15 /08 /août /2022 22:02
Bryan Adams

15/08/2022

La vivo de Salman Rushdie ne plu estas en danĝero. Viktimo de provo de murdo la 12an de aŭgusto, li ŝajne resaniĝas je siaj vundoj. Se la motivo de la agresanto plu estas nekonata, tiu atenco ŝokas kaj substrekas kiagrade anatemoj lanĉitaj surbaze de religiaj fundamentoj havas danĝerajn efikojn.

Salman Rushdie estis celata de mortokondamno dekretita en 1989 fare de la ajatolo Ĥomejni, tiam spirituala ĉefo kaj plej alta politika personeco de la islama respubliko starigita dek jarojn pli frue en Irano.

La fatvo – religia dekreto – akuzis la verkiston pri blasfemo, kiu en sia romano The Satanic Verses, enscenigis Satanon diktantan alvokojn pri politeismo al la islama profeto Muhamado.

La irana estro provis etendi sian influon ĉe la islamanoj de la tuta mondo.

Lundon 15an de aŭgusto, Teherano certe « kategorie » dementis ĉian ligilon inter la lando kaj la agresanto de Salman Rushdie. Eble, la proceso ebligos scii pli, sed afero certas: neniam Irano nuligis la fatvon de la imamo Ĥomejni. Ĝi restas markilo de la reĝimo, kiu pluigas la verkon de sia fondinto.

Kiel malrapida meĉo, ĝi pezas sur la verkisto, ties ĉirkaŭaĵo kaj tradukintoj, inter kiuj unu estis mortigita en Japanio.           

Malvole riskante sian vivon, Salman Rushdie fariĝis unu el la vivantaj simboloj de la batalo por esprimlibereco. Sub la terorisma minaco, li daŭre defendis tiun rajton necesan al la homa digneco kaj la socia vivo.

Li ankaŭ daŭrigis sian verkon, serĉe de identeco, persona kaj kolektiva, kaj pripensante la ideon de vero.

Klopodo, kiu koncernas nin ĉiujn.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }