Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2022 4 18 /08 /août /2022 21:19

18/08/2022

Doktoriĝanta ĉe la universitato de Leeds, en Unuiĝinta Reĝlando, kaj patrino de du infanoj, Salma Al-Chehab estis arestita kaj kondamnita ĝis tridek kvar jaroj da malliberejo, ĉar ŝi plusendis la tvitmesaĝon de saudaj por-demokratiaj aktivuloj. Tio estas ekzemplo de la represio plenuminta de Mohammed bin Salman kaj ties reĝimo en la usona socia reto.   

Reveninta en sian landon okaze de ferioj, sauda studentino de Leeds, en Unuiĝinta Reĝlando, estis kondamnita ĝis tridek kvar jaroj da malliberejo, ĉar ŝi plusendis la tvitmesaĝon de disidentoj kaj aktivuloj, raportis mardon 16an de aŭgusto la brita ĵurnalo The Guardian.

La kondamno fare de la sauda speciala tribunalo kontraŭterorisma estis decidita kelkajn semajnojn post la vizito meze de julio de la usona prezidento Joe Biden en Sauda Arabio.

La organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj timas, ke la Reĝlando intensigu sian represion kontraŭ la disidentoj kaj aliaj por-demokratiaj aktivuloj.

« Tiu afero estas la lasta ilustraĵo pri la maniero, per kio la heredaĵa princo Mohammed bin Salman celas la uzantojn de Tvitero en sia kampanjo de represio, profitante pri sia grava nerekta statuso kiel akciulo en la usona socia reto pere de la sauda suverena fonduso », substrekas "The Guardian".

Salma Al-Chehab, 34-jara, patrino de du infanoj, estis komence kondamnita je tri jaroj da malliberejo pro la « krimo », ke ŝi uzis Tviteron « cele al provoko de publikaj tumultoj kaj malstabiligo de la civila kaj nacia sekureco ». Sed lundon 15an de aŭgusto apelacia kortumo decidis la novan punon ĝis tridek kvar jaroj da malliberejo, ĉar prokuroro petis de la tribunalo, ke ĝi ekzamenu aliajn eventualajn krimojn.                     

Tvitero rifuzis komenti la aferon kaj ne respondis al la specifaj demandoj koncerne la influpovon de Sauda Arabio ĉe la entrepreno, bedaŭras la brita ĵurnalo.

 

Plena silento de la entrepreno Tvitero

Laŭ traduko de la juĝaj arkivoj, konsultitaj de la brita ĵurnalo, la novaj akuzoj inkluzivas la asertojn, laŭ kiuj la juna patrino « helpas tiujn, kiuj provas kaŭzi publikajn tumultojn kaj malstabiligi la civilan kaj nacian sekurecon, sekvante iliajn tviterpaĝojn kaj plusendante iliajn tvitmesaĝojn ».

Laŭ "The Guardian", Salma Al-Chehab ne estas elstara aktivulino kaj « ŝia paĝo en Tvitero enkalkulas (nur) 2 597 abonantojn ».    

08/02/2016

Sauda Arabio : poeto kondamnita je enkarcerigo kaj 800 skurĝobatoj pro apostateco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/sauda-arabio-poeto-kondamnita-al-enkarcerigo-kaj-800-skurgobatoj-pro-apostateco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }